Vizitu Forumon

Xu Qi kaj granda danca dramo 'Antikva Melodio de Dunhuang'

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:52:26
Xu Qi ne nur koregrafis plurajn kolektivajn dancojn kaj individuajn dancojn, kiuj ĝuis plenan popularecon, sed ankaŭ partoprenis en prezentado. Parolante pri kreado de dancoj en la danca dramo, Xu Qi diris:

"Periodo de kreado estas periodo de lernado. Mi multe lernis grandnombrajn historiajn dokumentojn kaj dunhuang-ajn freskojn. Ĝenerale kiam koncernaĵo estas komplete komprenata de mi, mi jam povas aperigi ĝin sur scenejo per mia kompreno."

En la jaro 1992, fama erudiciulo pri dunhuang-ologio kaj direktoro de Teatra Grupo de Arta Instituto de Dunhuang Xi Zhenguan solvis sekreton de dunhuang-a muziknoto kaj esperis surscenejigi ĝin. Tiam li pensis pri Xu Qi.

Xu Qi diris, ke Xi Zhenguan faris esploron pri grandnombro da historiaj dokumentoj, aldonis ĉiun muziknoton kun poezio laŭ angulo de ĉinaj antikvaj poezio, danco kaj melodio kaj poste reĝisoris dancon kun delikata melodio kaj dense antikva etoso.

Por surscenejigi la antikvan melodion, Xi Zhenguan, kiu ĵus servis kiel direktoro de Teatra Grupo de Arta Instituto de Dunhuang, petis Xu Qi servi kiel vic-direktoro por helpi lin plenumi la sanktan agadon. Post serioza esploro de posttradukita melodio fare de Xi Zhenguan, Xu Qi volonte akceptis la peton. Xu Qi diris:

"Li unuafoje pensis pri surscenejigo de la melodio kaj povis laŭ historia realo de unuiĝo de poezio, danco kaj melodio en la dinastio Tang realigi la pensadon. Tio estas ege eksterordinara. Tial nia kunlaboro kuŝas ĉefe en tio, ke ni havu unuecan opinion pri tio."

En la jaro 1992, Xu Qi komencis kunlaboron kun Xi Zhenguan kaj faris koregrafion de granda danca dramo 'Antikva Melodio de Dunhuang'. Xu Qi konsultis, laŭ muzikaĵo notita en muziknoto, grandnombron da historiaj dokumentoj, plurfoje faris esploron pri freskoj de Dunhuang kaj konfirmis kvar fenomenon de la danca dramo, inkluzive de imperiestra kortego kaj kantdanca melodio, kantdanca etoso de ordinaraj virinoj, salto de soldatoj en landlima fortreso kaj muzikaĵo kaj danco de budaismo.

La panoramo de la danca dramo estas grandioza spektaklo kaj gajnis plej superan premion de ĉina sceneja arto. Poste Xu Qi aperigis plurajn dancajn dramojn kaj kreis "skolo de Dunhuang" en ĉina danca rondo.

Nun Xu Qi, kiu servas kiel estro de danca lernejo, ankoraŭ estas okupita. Ŝi tre ŝatas tiujn geknabojn, kiuj sekvas ŝin lerni dancarton. En ŝia lernejo, ŝi ne nur instruas geknabojn danci, plej grave estas, ke ŝi instruas geknabojn koni belecon kaj scii belecon de danco, muzikaĵo kaj konduto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto