Vizitu Forumon

Iom pri protektanto de la Granda Muro

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:53:17

Pasis 508 tagoj por ilia paŝado. Ili trapasis pli ol cent guberniojn kaj urbojn kaj plenumis la solenan planon tra la Granda Muro. Ilia sukceso estis vaste raportata de amaskomunikiloj kaj de tiam sorto de Dong Yaohui sin ligas kun la Granda Muro.

En la jaro 1985, Dong Yaohui venis al Pekino kaj petis instruadon de profesoro Hou Renzhi, fama histori-geografia fakulo. En tiu periodo, li kontaktis pli multajn fakulojn kaj specialistojn kaj rekte partoprenis en preparado de Ĉina Instituto de la Granda Muro, tial lia vidkampo iĝis pli vasta. Samtempe kun tio, li ordigis fruktojn pri sia piedira esploro pri la Granda Muro kaj kunlabore eldonis libron rilate al "Studo pri la Granda Muro en la Dinastio Ming". La libro, kiu unuafoje ĉiuflanke konigas konstruan fonon, konstruan karakterizon kaj konservan nunan staton de la Granda Muro laŭ distrikto, plaĉas al legantoj. Post tio, li sinsekve eldonis legaĵojn "Vojaĝo sur la Granda Muro", "Dokumentaro de Dong Yaohui pri la Granda Muro" kaj "Kelkaj Bazaj Teoriaj Problemoj pri Scienco de la Granda Muro" kaj ili donas pozitivan influon en kaj ekster Ĉinio.

De la jaro 1995, Dong Yaohui sinsekve servis kiel ĝenerala sekretario kaj vic-direktoro de Ĉina Instituto de la Granda Muro kaj li aktive organizis akademian kaj socian aktivadojn koncerne al protekto de la Granda Muro kaj apelaciis al leĝdonado pri la Granda Muro. Dank' al klopodado de Dong Yaohui kaj liaj kunuloj, en la jaro 2003, oficiale ekfunkciis leĝdonado pri protekto de la Granda Muro. Nun "Leĝo por Protekto de Granda Muro" oficiale praktikiĝas kaj li ege ĝojas. Dong Yaohui diris:

"Mi ofte atentis raporton de amaskomunikiloj, ke en multaj lokoj okazia eventoj rompi la Grandan Muron kaj nun tiu agaĉo ne estas efike punata, tio estas malfavora al protekto de la Granda Muro. La Granda Muro kiel speciala relikvo, tuŝas vastan teritorion, tial ĝi bezonas specialan leĝon. Post publikigo de tutlanda leĝo pri protekto de la Granda Muro, mi kredas, ke ĝi ludas antaŭenpuŝan rolon por tutlanda protekta laboro de la Granda Muro."

Dong Yaohui diris, ke nun triono de la Granda Muro estas perfekte rebonigata kaj protektata, alia triono estas damaĝita kaj resta triono ne ekzistas. Protekto de la Granda Muro estas urĝa. La Granda Muro apartenas ne nur al Ĉinio, sed ankaŭ al la homaro. Kiel simbolo de la homaro, la Granda Muro devas esti efike protektata. Li volas sin ĵeti al la signifoplena laboro dum sia tuta vivo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto