Vizitu Forumon

Zhang Yimou kaj lia filmo La Urbo kun Ora Kiraso (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:53:32

Karaj retlegantoj, nun plej nova filmo de ĉina fama reĝisoro Zhang Yimo < La Urbo kun Ora Kiraso> estas en streĉa kameraado kaj jam ardas raporto pri ĝi. Laŭ onidiro, la filmo kun investo de 360 milionoj da juanoj estas plena de nova stilo.

La filmo La Urbo kun Ora Kiraso estas adaptita el ĉina klasika dramo Fulmotondro. La dramo per la ĉina socio en la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento kiel fono, priparolas tragedion en iu feŭda granda familio. Kapitalisto Zhou Puyuan igis servistinon Lu Shiping graveda, sed post kiam ŝi naskis filon Zhou Ping, li ŝin forlasis; Zhou Ping enuis pri kontraŭetika emocio kun juna duonpatrino kaj ĉasis servistinon Sifeng, tamen la servistino Sifeng estis lia malpliaĝa fratino kun sama patrino kaj malsamaj patroj. Post klariĝo de la tuta vero, Sifeng kaj Zhou Ping sinsekve suicidis kaj la dua filo Zhou Chong, kiu silente ŝatis Sifeng, ricevis elektran ŝokon kaj trafis morton. Do kiel Zhang Yimou traktu la klasikan tragedion?

La filmo La Urbo kun Ora Kiraso prenas kortegon de la dinastio Tang en la 9-a jarcento kiel la fonon kaj titolo de la filmo devenas el poemo de Huang Chao tiama fama gvidanto de kamparana ribelo. La filmo rakontas reciprokan superruzon en la kortego kaj priparolas sorton de tieaj homoj. Zhang Yimou emfazis, ke li ŝatas dramecon de rakonto de la dramo Fulmotondro kaj kontraŭecon de roloj, tamen la filmo La Urbo kun Ora Kiraso absolute ne estas kopiaĵo de la dramo. Li diris:

"En adapto de dramo al filmo, laŭ mi, plej grave estas, ke oni forĵetu grandan nombron da vortoj de roloj kaj turnŭ ilin al filma movado, kiu konformas al filmo, sed ne estas kopiaĵo de dramo. Roloj devas esti nove kreitaj kaj ni klopodas por serĉi novajn rilatojn inter roloj kaj novan esprimmanieron de tiuj roloj, kiuj akordas al filmo kaj plaĉas al spektantoj."

En du jaroj, Zhang Yimo reviziis scenaron je pli ol 10 fojoj, ne nur ĉeftemo kaj fono de la filmo sed ankaŭ kameraada fenomeno kaj aranĝo de aktoroj, ĉio ĉi tio estas zorgeme atentata. En la filmo, Zhang Yimo emfazis, ke li donis ĉian atenton al modlo de roloj. Li diris:

"Iam ni malŝatis iun filmon pro la sento, ke la rakonto estas ne altira, laŭ mi la problemo probable kuŝas ne en malabsorba rakonto, sed en roloj. Ĉar roloj estas kernoj. Ĉifoje ni zorgeme atentas modlon de roloj por ke tiuj roloj estu aktivaj kaj povu doni novan senton al spektantoj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto