Vizitu Forumon

Iom pri filmo La Urbo kun Ora Kiraso (foto) 

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:53:41

Aliĝo de multaj famaj steloj al la filmo La Urbo kun Ora Kiraso estas brila punkto de la filmo. Internaciaj gigantaj steloj Zhou Runfa kaj Gong Li kunlabore ludas rolojn respektive de imperiestro kaj imperiestrino.

La tria grava rolo en la filmo generalo estas ludata de fama kantstelo Zhou Jielun kaj estas li, kiu iniciatas ĉian militan fenomenon en la filmo. Kvankam tio estas la dua filmo, en kiu Zhou Jielun partoprenas en prezentado, tamen lia prezento estas plene laŭdata de reĝisoro Zhang Yimou.

Nova aktorino Li Man ludas rolon de Sifeng en la filmo kaj tio estas la alia brila punkto de la filmo. Ĉinaj junaj aktorinoj deziras ludi rolon en filmo de Zhang Yimou kaj per tio famiĝi, ĉar antaŭe dank' al prezentado en filmoj de Zhang Yimou, ĉinaj aktorinoj Gong Li kaj Zhang Ziyi fariĝis internaciaj konataj filmsteloj. Konigante sian kriterion pri elekto de aktoroj, Zhang Yimou diris:

"Mi faras elekton de aktoroj laŭ karakterizo de roloj donitaj en scenaro. Ĝenerale ni konsideras nenian alian faktoron. Laŭ mi, kultura edukiteco estas pli grava, ĉar komprena kapablo kaj bona edukiteco faciligas al aktoroj kompreni scenaron kaj bone ludi rolon."

Povas esti dirite, ke la filmo La Urbo kun Ora Kiraso kameraata de Zhang Yimou estas filmo ĝis nun kun plej grandioza fenomeno en la ĉina filma merkato. La cifero 360 milionoj da juanoj kreas plej altan noton de investo al ĉinaj filmoj. Laŭ konigo, en la filmo estas 20 miloj da homoj, kiuj ludas rolojn de soldatoj kaj iliaj kirasoj kaj ĉevaloj estas orkoloraj. Cetere ankaŭ troviĝas aerkameraado kunlabore kun usona truka kompanio. Tamen Zhang Yimou diris, ke kreo de la filmo ne kuŝas en investo. Li diris:

"Por mi investo ne estas afero, kiun mi alte atentas. Por mi elspezo de tiel granda sumo signifas, ke mi havas respondecemon. Unue, mi esperas, ke la filmo ne malprofitigu sed iom gajnigu investanton; due, per investo ni devas bone priparoli rakonton kaj ludi rolojn en la filmo laŭ bezono de spektantoj."

Zhang Yimou estas reprezentanto de ĉinaj reĝisoroj en la 5-a generacio kaj rigardata kiel ĉina kultura heroo en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento. Liaj filmoj posedas dense detalan enhavon de la ĉina tradicia kulturo kaj estas plena de patoso kaj tirforto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto