Vizitu Forumon

Protekto de relikvoj ĉe Tri Gorĝoj de la provinco Hubei (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:44:06

Karaj retlegantoj, deantikvece la Tri Gorĝoj de la rivero Yangzi estas fama pitoreska vidindaĵo. Nun se vi vojaĝas al la Tri Gorĝoj, vi povas ne nur apreci grandiozan naturan vidindaĵon, sed ankaŭ vidi monde plej grandan digan inĝenieriaĵon Tri Gorĝoj, cetere ankaŭ videblas antikvaj loĝejoj kun loka karakterizo de la regiono Tri Gorĝoj. Tio estas antikva konstruaĵaro de la monto Fenikso, kiu malfermiĝis antaŭ nelonge kaj ĝi estas unu parto de protekto de relikvoj ĉe la Tri Gorĝoj de la provinco Hubei. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

Antikva konstruaĵaro ĉe la monto Fenikso situas en la gubernio Zigui de la urbo Yichang en la provinco Hubei, unu kilometron de la supra baseno de digo de la Tri Gorĝoj. Por protekti relikvojn, pli ol 20 antikvaj konstruaĵoj, kiaj temploj, antikvaj popolaj loĝejoj, urbopordegoj, ŝtonaj pontoj kaj aliaj, kiuj dronas sub riverakva linio de akvokonservejo de Tri Gorĝoj, translokiĝas al la monto Fenikso. Tiuj surteraj relikvoj koncentras eliton de antikvaj konstruaĵoj de akvokonservejo de Tri Gorĝoj de la provinco Hubei, reprezentas tiean tipan stilon de antikvaj konstruaĵoj kaj havas altan relikvan valoron. Inter ili, la templo Jiangdu, kiu komplete translokiĝis estas ĉina unika templo por kulti akvodion de rivero Yangzi kaj ankaŭ estas templo ĝis nun plej bone konservata, por kulti riverodion. Estro de relikva departemento de Relikva Buroo de la provinco Hubei sinjoro Zhu Jianhua diris:

"Translokiĝo de subteraj relikvoj estas granda programo, t.e. tiu de antikva konstruaĵaro ĉe Tri Gorĝoj al la monto Fenikso. Ni ne havas alian rimedon, ni povas doni al tiuj konstruaĵoj okazon forlasi originan medion kaj translokiĝi al alia loko por konservado. Laŭ konstruaĵo estas du tavoloj, la unua estas konstruaĵo kaj la dua estas rilato inter konstruaĵo kaj medio, ĉar medio ŝanĝiĝis, ni konservas konstruaĵon en nova rimedo."

Laŭ nombro, skalo kaj koncentra grado de relikvoj, rekonstruado de relikvoj ĉe akvokonservejo de Tri Gorĝoj okupas la unuan vicon kaj estas rigardata kiel muzeo de rekonservado de ĉinaj surteraj relikvoj. Rekonstruo de antikvaj konstruaĵoj sur la monto Fenikso estas metita en liston de ĉinaj relikvaj protektaj unuoj.

Inĝenieriaĵo de ĉina Tri Gorĝoj de la rivero Yangzi estas ĝis nun monde plej granda akvoutiliga inĝenieriaĵo kaj praktikata protekto de relikvoj ĉe la Tri Gorĝoj, responda al la akvoutiliga inĝenieriaĵo, estas monde plej granda inĝenieriaĵo de relikva protekto. Triono de tiuj relikvoj estas en la provinco Hubei.

Kiel grava origina loko de ĉina antikva civilizacio, la regiono Tri Gorĝoj ampleksas antikvajn urbojn kun kelkmiljara historio. Surtere estas popolaj loĝejoj, antikvaj temploj, pontoj kaj steleoj kaj subtere estas ruinoj, maŭzoleoj kaj ŝtonaj instrumentoj. Tiuj relikvoj trapasis malnovan kaj novan ŝtonepokojn kaj atingas nuntempon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto