Vizitu Forumon

Artisto de vakso-tinkturado Hong Fuyuan

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:53:47

Karaj retlegantoj, vakso-tinkturado estas unika arto kreita de naciminoritatoj en ĉina sudokcidenta landparto. De mil jaroj, la arto ankoraŭ tenas sian karakterizon kaj vivforton. Sinjoro Hong Fuyuan, kiu okupiĝas pri kreado kaj konservado de la arto, nomas ĝin freŝiga fonto. Nun ni konigas al vi artiston de vakso-tinkturado Hong Fuyuan.

Vakso-tinkturado estas ĉina antikva tradicia metiarto. Ĝi herediĝas de generacio al generacio en naciminoritataj regionoj en la provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio kaj formas sian unikan artan stilon. Antaŭ 2 000 jaroj, en Ĉinio troviĝis vakso-tinkturado, t.e. oni faris pentradon sur ŝtofo kun parta vakso, tial ŝtofo kovrata per vakso ne povis esti tinkturata kaj aperis desegno en loko, kie antaŭe estis vakso.

Hong Fuyuan, 65-jara en la kuranta jaro naskiĝis en la urbo Anshun de la provinco Guizhou. En la infanaĝo, li ekŝatis pentradon kaj poste estis absorbita de vakso-tinkturado. Li forlasis avantaĝan vivkondiĉon en urbo kaj dronis en kamparo kun relativa malklera stato por fari kolektadon, esploradon kaj projektadon de vakso-tinkturado. Ofte li grimpis sur montojn por atingi montvilaĝojn de la naciecoj Miao kaj Buyi por lerni ĉe tieaj homoj teknikon de vakso-tinkturado kaj kolekti desegnojn. En tiu periodo, estiĝis profunda emocio inter li kaj tieaj homoj. Hong Fuyuan diris:

"Tiam mi venis al la kamparo, kvankam tiama vivo de naciminoritatoj, precipe de la naciecoj Miao kaj Buyi, estis ege peniga, tamen ili alte atentis siajn naciecajn kulturon kaj tradicion. Influate de tiaj naciecaj emocio kaj kulturo, mi iris sur vojo de esploro de nacia kulturo."

Ju pli pliiĝis kompreno al la arto, des pli fortiĝis ŝato de Hong Fuyuan al la antikva arto---vakso-tinkturado. Li opinias, ke estante popola arto de ĉinaj naciminoritatoj, vakso-tinkturado per desegno---perilo de nacieca kulturo, spegulas naciecajn psikologion, historion, kulturon kaj emocion. La plej granda karakterizo de vakso-tinkturado estas senĝeneco kaj oportuneco. Hong Fuyuan diris:

"Troviĝas multe da desegnoj de la arto de vakso-tinkturado, precipe kombina desegno de birdo kaj fiŝo. Kompleksa desegno kun birdoj, papilioj, fiŝoj kaj insektoj manifestas harmonion de natura vivo. La nacieco Miao kredas lertecon de ĉio, kio ekzistas kaj manifestas insektetojn kaj herbeton kiel lertecaj aĵoj."

Hong Fuyuan rigardas desegnon kun fiŝoj, papilioj kaj floroj unika en la mondo. Ĝi estas fiŝo kaj papilio laŭ proksima vidado kaj estas floro laŭ malproksima vidado. La desegno havas enhavoriĉan animalan figuron kaj posedas kulturan enhavon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto