|
|
||
Ning Hao, 29-jara en la kuranta jaro naskiĝis en la urbo Taiyuan, Shanxi-provinco. Kiam li vizitis mezlernejon, li ŝatis pentron kaj muzikon kaj fondis sian muzikgrupon. Pro tio instruisto rigardis lin ignori sian propran devon. Poste Ning Hao ne plu vizitis superan lernejon sed petis instruadon de iu teknika mezlernejo en la urbo Taiyuan. Diplomiĝinte el la teknika mezlernejo en la jaro 1996, Ning Hao frontis al elekto. Li diris:
"Post diplomiĝo el teknika mezlernejo, mi estis sendita al drama grupo de la urbo Taiyuan por labori. Tie mi laboris unu jaron kaj sentis, ke la medio estas enuiga. Kion fari? Post pripensado, mi informis miajn familianojn, ke mi nepre devas foriri. Miaj familianoj ne povas kompreni min kaj mia patro donis al mi 2 mil juanojn kaj diris, ke mi faru tion kion mi strebas."
Familianoj sentis, ke Ning Hao nur rigardas la eksteran mondon kaj povas reveni post finuzo de mono, tamen Ning Hao ne revenas. Li veturis al Pekino kaj komencis pripensi sian estontecon kaj vivon.
Poste li lernis fotadon, petis instruadon en Pekina Filma Instituto, praktikeme kolektis sian sperton kaj komencis piediri en la filma kaj televida rondo. En 2002, lia filmo Pri sukceso de la filmo Freneza Ŝtono, Ning Hao diris, ke li nur volas kamerai filmon kun bonaj detaloj, forta amuza funkcio kaj kontentiga bilet-venda registro. Li diris:
"Mia kameraado de la filmo Freneza Ŝtono estas influata de taiwan-aj filmoj. Mi pensis, ke filmo devas havi sian industrion. Ĝi ne povas pozitive disvolviĝi subtenate de la registaro aŭ apogate sur aliaj industrioj. Tiam ne nur ĉinaj komercaj filmoj ne povos disvolviĝi, eĉ ĉinaj artaj filmoj ne havos bazon."
Fakto pruvas, ke la filmo Freneza Ŝtono kameraita de Ning Hao estas bezonata de la ĉina filma merkato. Post kameraado de la filmo, Ning Hao subskribis kontrakton kun unu el usonaj plej grandaj agentaj kompanioj, kies membroj estas reĝisoroj Li An, John Woo, Steven Spilberg kaj aliaj. Lia estonta filmo
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |