Vizitu Forumon

Ĉina fama kantteksta verkisto Qiao Yu (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:54:11

S-ro Qiao Yu aĝas 78 jarojn, kaj estas honore titolita kiel "nemaljunigebla pino" en la kanta tereno. En pli ol duona jarcento li verkis multe da sentimentalaj kaj signifoplenaj kanttekstoj, kaj fariĝis majstro de Ĉinio en tiu kampo. Kiam nia raportisto demandis kiel li komencis verki kanttekston, s-ro Qiao Yu respondis, ke li prenis la vojon tre hazarde. Li diris:

"Mi havas multe da amikoj. Post fondiĝo de nova Ĉinio, el ili iuj fariĝis komponistoj, kaj iuj – filmaj reĝisoroj. Kiam ili bezonis kanttekston, ili ekmemoris min kaj turnis la peton al mi. Sekve de tio mi komencis la verkadon. Mi neniam imagis, ke mi dediĉos mian tutan vivon al la verkado de kantteksto. Post iom da tempo, tiuj kantoj, kies tekston mi verkis, ekcirkulis vaste. Ju pli vaste cirkulis la kantoj, des pli multe da petoj por verki kanttekston venis al mi."

La kanto "Mia Patrolando" estas la kanto, kiu famigis Qiao Yu. Ĝi estas la kanto verkita en l955 por la filmo "Kampanjo en la monto Shangganling", kiu epegulas la heroaĵon de ĉinaj volontulaj trupoj por helpi la korean popolon en rezistmilito kontraŭ usonaj agesantoj en la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento. Ĝia melodio estas bela, la teksto simpla, sincera kaj gustoplena. De sia naskiĝo ĝis nun la kanto "Mia Patrolando" estas vaste konata ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ ekster Ĉinio. Ĉie, kie troviĝas ĉinoj, oni povas aŭdi ĝin.

Poste Qiao Yu verkis multajn tekstojn de filmaj kantoj, kiel ekzemple "Ni Remu" por la filmo "Floroj de la Patrolando", kiu prikantas la feliĉan vivon de geknaboj de nova Ĉinio kaj esprimas ilian puran amon al la patrolando. En la 60-aj jaroj, Qiao Yu partoprenis en la verkado de la filmo "La Tria Franjo de la Familio Liu". La kantoj de la filmo kun filozofiaj, saĝaj kaj indiĝenaj tekstoj vaste cirkulis tra la tuta Ĉinio. La filmkanto "Bela Pejzaĝo de la provinco Shanxi" verkita de Qiao Yu por la filmo "Gejunuloj de Nia Vilaĝo" prikantas la belan pejzaĝon de la provinco Shanxi kaj ankaŭ la amon de junaj kamparanoj al la hejmvilaĝo. Tiuj kantoj estas vaste konataj sekve de la projekciado de la filmoj, kaj ĝis nun montras ankoraŭ fortan vivecon kaj ricevas profundan amon de ĉinoj.

En la nova periodo de la reformado kaj malfermo de Ĉinio, s-ro Qiao Yu eligis ankoraŭ pli buntan brilon en sia verkado. Li prenis sur sin multajn oficojn, kiel ekzemple direktoro de Ĉina Kantdanca Teatro, kaj ĝis nun estas ankoraŭ prezidanto de Ĉina Muzika Literatura Asocio. Post la oficlaboro, li verkis multajn kantojn, kiaj "Kanto de Peonio", "Pri Liaozhai", "Ĉi-nokto Estas Neforgesebla", "Sopirado", "Ami Nian Ĉinion" kaj "Ruĝas Vesperkrepusko". Tiuj kantoj estas vaste konataj kaj multe ŝatataj. Pere de ili, multaj ĉinaj kantistoj sukcesis kaj famiĝis.

En verkado s-ro Qiao Yu tre atentas la ritmon, por ke la teksto perfekte kombiniĝu kun la melodio. Li ĉiam firme sekvas la pulson de la epoko, perfekte unuecigas la idean, artan, naciecan kaj epokan karakterojn, kaj formis sian originalan stilon. Pri la kantteksta verkado Qiao Yu diris:

"Mi tre deziras ke miaj verkoj konformiĝu al nia epoko. Laŭ mi la historia misio de verkisto kuŝas en kontentigo de sia verko al postulo de la nuna historia epoko, de la socio. Mi povas diri, ke tio estas mia arta koncepto. La tiel nomata konformiĝo al historio kaj al socio ja signifas konformiĝon al postulo de pli multaj popolanoj en tiu tempo. La verkisto devas konsideri kion la pli multaj popolanoj pensas kaj dezirtas, kio estas la bela en ilia koro. Tio ja estas la fundamenta kriterio por verkisto."

Qiao Yu kun la aĝo de pli ol 70 jaroj estas tolerema kaj modesta. Li diris, ke ju pli li estas maljuna, des pli li estas naiva kiel infano, kaj tenas ankoraŭ sincerecon, senartifikecon kaj honestecon. Ĝis nun s-ro Qiao Yu ne interrompas la verkadon. Ĝenerale antaŭtagmeze li fermas sin en kabineto por tutanime fari verkadon, posttagmeze li akceptas vizitantojn aŭ faras promenadon. Lia edzino ĉiam akompanas lin kaj atente zorgas pri lia vivo. Ili vivas harmonie kaj feliĉe, same kiel la kanto "Ruĝas Vesperkrepusko" kantas: "La plej bela estas la ruĝa vesperkrepusko, varmeta kaj aplomba".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto