Vizitu Forumon

Ĉina fama mongolnacieca verkisto Maraqinf (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:54:16

70-jaraĝa Maraqinfu naskiĝis en la mongolnacieca familio de nordorienta Ĉinio. Pro familia malriĉeco, li vizitis lernejon nur en kelkaj jaroj.

Li komencis verkadon en la jaro 1946. Li vaste legis. Legado altigis lian hanlingvan nivelon kaj literaturan nivelon.

En la jaro 1952 li publikigis novelon titolitan Homoj sur la Stepo Kolqin. La novelo rakontis pri brava batalo fare de juna paŝtistino kontraŭ forkuranta krimulo kaj sukcese esprimis la novan fizionomion de la emancipitaj mongolnaciecaj paŝtistoj fariĝintaj mastro de la ŝtato. La novelo gajnis grandegan sukceson kaj estis adaptita al la ekrano kaj ĝis nun restas unu el la ĉinaj famaj verkoj de la ĉina literaturo spegulantaj la socian vivon en la komenca periodo de la nova Ĉinio. Ek de tiam 22-jara Maraqinf estas unuageneracia naciminoritata verkisto de la nova Ĉinio.

De la 50-aj jaroj ĝis la komenco de la 60-aj jaroj estis riĉrikolta periodo de la literatura verkado de Maraqinf. Dum tiu ĉi periodo li verkis sinsekve romanon La Vasta Stepo kaj novelojn La Vojo, Bapto, Poezia Ondo, Kantsonoj. En tiuj verkoj li entuzasme prikantis la naskiĝon de la nova Ĉinio kaj la unuiĝon de la nacio. Li verkis sinsekve novelojn Trapaŝi sur Profunda Neĝo, Historieto pri Vivanta Budho, Familia Balo, Ho, patrolando, mia patrino! En tiuj noveloj li strikte kunligis la sorton de la herooj de siaj verkoj kun la epoka spirito kaj fidele registris la novajn homojn kaj novajn aferojn sur la stepo. Same kiel antaŭe, la unueco de la patrolando kaj la solidareco de la nacio restas plu la ĉeftemo verve prikantata de li en siaj verkoj.

Ĉar en plejparto de siaj verkoj li prenis la vastan stepon de la Interna Mongolio kiel la fonon, sekve oni titolis liajn verkojn stepaj noveloj. En liaj noveloj elmontriĝis la bunta fizionomio de la vasta stepo de la Interna Mongolio kaj plene elvolviĝis la ĉarmo de la stepo. La vasta stepo, la blua ĉielo, la klara lago, belaj junulinoj kaj ŝafaro formis tipan bildon de kvieta stepo. Kompreneble sur la stepo ne mankis ŝtormo, pluvego, fulmotondro kaj neĝŝtormo. Ĝuste pro tio, en liaj okuloj la stepo estas ne nur simbolo de beleco sed ankaŭ fonto de forto.

Retrorigardante sian kelkdekjaran literaturan vojon, Maraqinf sentas sin tre bonŝanca. Li diris, ke en la ĉina moderna literatura historio li apartenas al la generacio, kiu servas kiel ligilo inter la antaŭa generacio kaj la sekva generacio. Multaj majstroj de la malnova generacio estas liaj instruistoj. Ili ne nur faris elstarajn kontribuojn por la ĉina moderna literaturo, sed ankaŭ elkulturis novan generacion da verkistoj kia Maraqinf. Maraqinf sentas apartan ĝojon pro tio, ke li mem povis kontribui al la disvolvo de la ĉina naciminoritata literaturo.

Li diris, ke li estas unu el al fondintoj de la ĉina stepa novelo. Kaj li estas la sola, kiu verkas pri stepo dum sia tuta vivo.

Dum sufiĉe longa tempo Maraqinf laboris kiel unu el la gvidantoj de la Ĉina Verkista Asocio. Dank' al lia klopodado, prospero aperis en la ĉina naciminoritata literaturo. Li nun laboras kiel prezidanto de la ĉina naciminoritata literatura asocio, kiu havas pli ol 2 mil ĉinajn naciminoritatajn verkistojn.

Krom verkado Maraqinf ŝatas ĉinan kaligrafion. Spekti piedpilkan konkurson estas lia plia ŝatokupo en la maljunaj jaroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto