Vizitu Forumon

Konservantoj de afrikaj artaĵoj geedzoj Li Songshan kaj Han Rong (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:54:23

 Karaj retlegantoj, antaŭ nelonge, geedzoj Li Songshan kaj Han Rong donacis al Ĉina Piktura Muzeo aron da elstaraj afrikaj lignogravuraĵoj---Makonde lignogravuraĵo. Tio riĉigis konservadon de Ĉina Piktura Muzeo pri afrikaj artaĵoj. Geedzoj Li Songshan kaj Han Rong, kiuj loĝas en Afriko, longedaŭre klopodas por konservado kaj esplorado pri Makonde lignogravuraĵo, establis specialan muzeon en Afriko kaj kune kun tieaj artistoj organizis "Tanzanian Ŝtatan Asocion pri Makonde Arto".

Sinjoro Li Songshan estas 64-jara kaj Han Rong 60-jara. Ili lernis svahilon en fakultato de afrikaj lingvoj kiam ili estis studentoj en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento. La lingvo estas nacia lingvo de Tanzanio kaj Kenjo, ankaŭ estas uzebla en orient-afrikaj diversaj landoj. Diplomiĝinte tiuj geedzoj okupiĝis pri tradukado. De la 70-aj jaroj ĝis la fino de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, Li Songshan kaj Han Rong estis kelkfoje senditaj de la ĉina registaro al Tanzanio por partopreni en laboro de specialista grupo por monhelpi aliajn landojn, medicina taĉmento kaj ĉina kultura institucio en aliaj landoj. Ĝuste tiam, geedzoj Li Songshan kaj Han Rong ekkontaktis afrikan Makonde lignogravuraĵon. Rememorante tiaman fenomenon, Han Rong diris:

"En la jaro 1981, mi unuafoje veturis eksterlanden kaj venis al hejmloko de Makonde, sed tiam mi ne sciis tion. Tiea estro okazigis bonvenigan ceremonion kaj donacis al ni ĉiuj lignan figuron de mallonga hometo. Post du jaroj, ni revenis al Pekino kun tio. Miaj patro kaj amikoj demandis, kio ĝi estas. Oni interesiĝis pri tio. Ĉar la materialo estas ligno. Kiel ligno sin turnas al mirinda homfiguro? Poste mi ekkonservis etajn uzaĵojn kun diversaj formoj, kiaj bestoj kaj aliaj."

La tribo Makonde, loĝantaj en sudorienta Tanzanio kaj norda Mozambiko, estas tribo de Afriko kun plej granda arta natureco kaj havas tradicion pri "vira okupiĝo pri gravuraĵo". Iliaj gravuraĵoj estas titolita per ilia tribo-nomo. La Makonde lignogravuraĵo havas 200-jaran historion kaj estas esenco de afrika nuntempa lignogravuraĵa arto. Ĝi estas plena de riĉa imaga forto kaj natura etoso kaj havas altan valoron. Dank' al la lignogravuraĵo, oni facile povas koni mirindan afrikan kulturon kaj koni afrikan modernan kaj nuntempan historion. Tial ĝi estas alte taksata de artaj rondoj de mondaj diversaj landoj.

En la jaro 1984, Tanzanio okazigis malgrandan ekspozicion pri Makonde lignogravuraĵo en Ĉina Piktura Muzeo kaj la ekspozicio altiris al si altan atenton de la ĉina arta rondo. Tiam la geedzoj jam konservis pli ol 100 tiajn lignogravuraĵojn kaj komencis koncepti valoron de tiuj gravuraĵoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto