Vizitu Forumon

Iom pri konservantoj de elstaraj afrikaj lignogravuraĵoj---Makonde

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:54:30

Post la afero, la geedzoj Li Songshan kaj Han Rong sin ĵetis al konservado de la Makonde lignogravuraĵo. Ili ŝpare vivis kaj elspezis multe da mono por aĉeti la lignogravuraĵojn. Samtempe kun tio, ili komencis fari esploron pri koncerna kulturo de la Makonde lignogravuraĵo. Han Rong legis multajn koncernajn materialojn, skribitan de eŭropanoj, tamen en ili estas kompreno nur de eŭropanoj pri la tribo kaj ĝia arto. Han Rong opinias, ke ŝi rekte interfluas kun makonde-anoj en ilia propra lingvo, tio faciligas al ŝi rekte kompreni iliajn spiriton kaj arton. Ŝi diris:

"Legante tiujn materialojn, mi pensis, ke multaj aĵoj ne estas fidindaj. Ĉar post rekta interfluo kun Makonde-anoj, mi trovas, ke ilia kultura tradicio kompakte sin interligas kun folklora kutimo. Tial necesas fari esploron pri ĝia kulturo kaj fonto de la arto."

Interesiĝo de la geedzoj Li Songshan kaj Han Rong pri la Makonde lignogravuraĵo estas pli kaj pli granda. En 1990, ili rezignis postenon kaj translokiĝis al Tanzanio. De tiam ili eniris en vojon plenan de esploro kaj defio. Li Songshan diris:

"La afrika kulturo allogis nin. Afriko estas origina loko de la homaro. Tieaj kulturo, filozofio, arto kaj aliaj estas originoj de la homa arto. Ni faris decidon, iru al Afriko."

En Tanzanio, la geedzoj unuflanke establis sian aferon kaj aliflanke klopodas por fari senĉesan konservadon kaj esploradon pri la Makonde lignogravuraĵo. La geedzoj iris meze de malriĉaj metiistoj por helpi ilin, konatiĝi kun ili kaj fari esploron pri iliaj spirito, animo kaj agado. Han Rong diris:

"Preskaŭ ĉiuj loĝejoj de la tribo estas konataj de ni kaj ni eĉ iras al ĉiuj kolektejoj. Ni parolas per la sama lingvo kun ili kaj ili traktas nin kiel siajn familianojn. Renkontiĝante kun familia malfacilaĵo, metiistoj petas nian helpon. Ni fariĝis kerno de solidareco de tiuj metiistoj."

En 2003, ili donacis pli ol 5 000 eminentajn afrikajn nuntempajn lignogravuraĵojn al la urbo Changchun, nordorienta Ĉinio kaj tio fariĝis eterna konservado de tiea muzeo. Lastatempe ili donacis 158 Makonde lignogravuraĵojn al Ĉina Piktura Muzeo kaj samtempe ili planas establi salonon pri "Impreso pri Afriko" por eksponi afrikajn artajn valoraĵojn kaj folkloran kulturon kaj establi terenon por ĉiuj artistoj kaj talentuloj, kiuj sopiras al Afriko kaj ŝatas afrikan arton por ke ili konu afrikan arton.

Laŭ konigo, post kelk-dek-jara enketado kaj esplorado pri arto de la Makonde lignogravuraĵo, la geedzoj Li Songshan kaj Han Rong jam fariĝis specialistoj de la rondo. Ili esprimis, ke en la posta duona viv-daŭro, ili klopodos por fari ordigon kaj eldonadon de esplora frukto de la arto de Makonde lignogravuraĵo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto