Vizitu Forumon

Fama ĉina violonisto Lu Siqing

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:54:36

En Koncerto de Mondfamaj Violonoj, planita de fama ĉina violonisto Lu Siqing, loĝanta en Usono, 5 famaj italaj violonoj kostantaj je 200 milionoj da juanoj kaj 3 ĉinaj antikvaj kordinstrumentoj vidiĝis antaŭ ĉinaj spektantoj. En la koncerto li ludis la faman italan muzikaĵon "Kvar Sezonoj", la faman hispanan muzikaĵon "Kanto de Vaganto", la ĉinajn tradiciajn muzikaĵojn "Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai" kaj "Flora kaj Lunluma Nokto Sur Printempa Rivero" kaj aliajn muzikaĵojn.

Kiam Lu Siqing estis 4-jara, li lernis violonludon de liaj patro kaj onklo, 8-jara li estis akceptita de la lernejo sub la Centra Konservatorio de Pekino kaj fariĝis ĝia plej juna lernanto en la historio de tiu fama lernejo. Mondfama muzika majstro Yehudi Menuhin invitis 11-jaran Lu Siqing al Genia Muzik-Lernejo fondita de li mem en Britio. Post 3 jaroj Lu Siqing returnis sin al la mezlernejo sub la Centra Konservatorio de Pekino. Kiam li estis 19-jara, li veturis al la konservatorio Julia por plua studo, kaj lernis violonludon de mondfama violona edukistino, sinjorino Dorothy Delay.

Lu Siqing gajnis plurajn premiojn en internaciaj konkursoj. En 1987 en Italio 17-jara li partoprenis en la 34-a Violonluda Konkurso de Niccolo Paganini kaj gajnis oran premion, pro tio li fariĝis la unua orientano, kiu gajnis tiun premion. En la celebra vespero solene akceptinte violonon, kiun iam uzis Niccolo Paganini, fama violonluda majstro de la mondo, Lu Siqing ludis muzikaĵojn per ĝi, ĉiuj gajnintoj de tiu ora premio havas tian honoron. En tiu momento rememorante sian penadan vojon Lu Siqing profunde emociiĝis.

En la postaj jaroj li ludis en pli ol 20 landoj de Eŭropo, Azio kaj Ameriko kaj ricevis varman bonvenigon kaj altan taksadon. Li prezentis kunlabore kun Brita Filharmonio, Berna Orkestro de Svisio, Orkestro de Ĝenova Opera Domo de Italio, la Nova Filharmonio de Portugalio, Vankuvera Orkestro de Kanado kaj aliaj mondfamaj orkestroj. Nun Lu Siqing apartenas al subskribintaj ludistoj de la sonregistrada kompanio Malproksima Oriento de Naxos.

Por Lu Siqing la plej neforgesebla prezentado estas tiu, kiu okazis en 1997, kiam Hongkong revenis al la patrolando, en la vazforma teatrejo de Holivudo li partoprenis en la prezentado "Aplaŭdo al Ĉinio". Lu Siqing diris, "Tiam mi kunlaboris kun Orkestro de Los-Anĝeleso, en la halo estis preskaŭ 20mil vizitantoj, mi ludis la plej faman violonan muzikaĵon de Ĉinio "Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai". Kiam mi finludis la unuan silabon de la unua mezuro, tuj la aplaŭdado torentis en la tuta halo kiel tajdo, mi estis profunde emociita, kiel ĉina ludisto mi multe fieris."

"Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai" estas la plej fama violona muzikaĵo de Ĉinio, ĝi rakontas aman tragedion de Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai. Post ĝia naskiĝo en 1959 oni sennombrfoje ludis ĝin, kaj ĝi estas titolita "epopeo de la ĉina simfonio". Ludado de la muzikaĵo "Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai" estas malfacila. Alta lerteco estas la necesa kondiĉo por bone ludi la muzikaĵon, unue oni devas lerte regi la belan melodion, precipe la portamenton imitantan homan voĉon.

Kiel konata aŭtoritata ludanto kaj diskoniganto de la muzikaĵo "Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai", Lu Siqing ludis tiun muzikaĵon ekde 1988, kaj jam plenumis pli ol 200 ludojn. Li ludis tiun muzikaĵon en pli ol 10 landoj. Muzikdiskoj de la violona koncertaĵo "Liang Shanbo kaj Zhu Yingtai", en kvar versioj, registritaj de li, ricevis multajn aplaŭdojn.

Krom multe da prezentado, li aktivas ankaŭ kiel fervora kultursendito. Li fondis sian muzikan studion, celantan disvolvi ĉinan propran violonan muzikaĵon kaj diskonigas ĉinan eminentan muzikkulturon al la monda muzikista rondo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto