Vizitu Forumon

Monde fama pianisto Lang Lang (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:54:48

Vespere de la 31-a de aŭgusto de 2002, juna pianisto Lang Lang okazigis sian unuan individuan koncerton en Baoli Teatro de Pekino. Tio estas la unua individua sololuda koncerto okazigita de Lang Lang en la patrolando post famiĝo. En la hodiaŭa programero, ni konigos al vi pri tiu 23-jaraĝa talenta pianisto.

En 1982, Lang Lang naskiĝis en iu ordinara familio de la urbo Shengyang en norda Ĉinio. Lia avo estas muzika instruisto, lia patro Lang Guoren iam servis kiel speciala erhu-a ludisto. Per influo de densa muzika etoso, Lang Lang aŭskultis ĉinan kaj okcidentan muzikon ekde infaneco. Estis mirige por liaj familianoj, ke la knabeto Lang Lang tre interesiĝis pri piano, violono kaj aliaj okcidentaj muzikinstrumentoj. En lia 3-jaraĝo, Lang Guoren alportis novan pianon al la familio, por ke lia filo povu senti la "reĝon de muzikinstrumentoj". Estis neatendite, ke Lang Lang tuj havis densan interesiĝon pri la granda amiko, kiu povas produkti belan muzikon. Poste Lang Lang dronis en ĝojego de la du-hora piana trejnado ĉiutage. Rememorante pri tio, li diris:

"Mi interesiĝis pri muziko ekde infaneco. Se temas pri piano, unue ĝia registro estas vasta, tiam mi ne komprenis tion, mi nur pensis, ke ĝi estas tre bela kaj la plej granda muzikinstrumento, mi eĉ povas ludi ĝin sidante. Cetere, la piano iom ŝajnas ludilo, la klavaro estas blanka kaj nigra." En la 4-jaraĝo, Lang Lang eklernis pianon ĉe profesorino Zhu Yafen de la Shenyang Muzika Instituto. Post unu jaro, 5-jaraĝa Lang Lang gajnis ĉampionecon de la unua infana piana konkurso de la urbo Shenyang. En sia 9-jaraĝo, akompanate de la patro, Lang Lang veturis al Pekino por lerni en la dependa elementa lernejo de la Pekina Centra Muzika Instituto, li pasigis 5-jaran malfacilan vivon tie, tio fiksis firman bazon por progreso de la ludnivelo de Lang Lang. Por Lang Lang kiu tre amas pianon, 8-hora trejnado ĉiutage ne estas turmento.

En 1994, 12-jara Lang Lang gajnis la ĉampionecon de la internacia muzika konkurso de Ettlingen de Germanio. En 1995, la dua internacia piana konkurso de Tchaikovsky okazis en Japanio, per flua luda tekniko, 13-jaraĝa Lang Lang konkeris ĉiujn juĝantojn kaj gajnis la ĉampionecon. Ĝuste tiam, li ricevis leteron de Gary Graffman, piana majstro kaj estro de la usona fama Muzika Instituto de Curtis en Philadelphia. Graffman diris en sia letero, ke li aŭskultis surbendigon de prezentado de Lang Lang en Japanio, li tre esperas ke Lang Lang povos lerni en Usono. En 1997, Lang Lang eniris tiun instituton por lerni kun elstara atingo. Graffman esprimis laŭdon pri prezento de Lang Lang en la ekzameno kaj persone metis tiun ĉinan junulon kiel sian lernanton. Parolante pri sia kreska spertado, Lang Lang diris:

"Mi estas tre fortuna, tre multaj homoj estas pli penaj ol mi, ili ne sukcesis nek famiĝis, plej grave estas kiel vi rigardas vian vojon. Mi opinias, ke se la homo ne havas firmecon kaj persistan volon, li neniam sukcesos, tute egale, ĉu li estas talenta aŭ ne." La 14-a de aŭgusto de 1999 estas neforgesebla tago de Lang Lang. En tiu tago, okazis la stela koncerto de la Ravina Festivalo de Jarcento en Ĉikago de Usono. La 5-hora muzika ceremonio invitis 5 monde konatajn pianistojn partopreni en la prezentado. Juna Lang Lang estis enlistigita kiel anstataŭigulo de pianisto Andre Watts. Antaŭtage de la prezentado, Andre Watts retiriĝis pro malsano, 17-jaraĝa Lang Lang portempe savis la koncerton, li prezentis la konĉerton de Tchaikvosky kun la ĉikaga simfonia ensemblo. La talento de ĉina piana mirinfano kaptis la viglan intereson de ĉiuj, kaj Lang Lang famiĝis ekde tiu momento. De la jaro 1999 ĝis nun, Lang Lang jam kunlaboris kun kvin la plej famaj simfoniaj ensembloj de Usono kaj plejparto da unuanivelaj simfoniaj ensembloj en la mondo, li faris rondiran prezentadon en Usono, Eŭropo, Azio kaj aliaj lokoj kaj rapide levis "vorticon de Lang Lang" en la internacia muzikscenejo.

"Mi pensas, ke mi povas ludi pli neordinare, mi ne certas kiom orginale mi ludos, tamen mi kredas, ke mi havas iujn neordinarajn katakterojn en ludado de piano kaj mi estas ĉiam plena de memfido." Parolante pri revo en la estonteco, Lang Laang diris, ke li konigos la ĉinan kulturon kaj la ĉinan muzikon al la tuta mondo per sia piano. La alia deziro de Lang Lang estas fariĝi popola muzika ambasadoro kaj konstrui interfluan ponton inter la homoj de la tuta mondo per sia piano.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto