Vizitu Forumon

Mastro de nacieca muziko – Peng Xiuwen

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:55:09

Peng Xiuwen estis ĉina direktisto kaj komponisto, kiu naskiĝis en 1931 en Wuhan de la provinco Hubei kaj forpasis en 1996. Li estis eminenta nacia muzikisto de Ĉinio, ĉefdirektisto en Ĉina Radia Nacieca Ensemblo kaj unu el la iniciatintoj de Centra Radia Nacieca Orkestro.

De sia infaneco Peng Xiuwen jam lernis ludadon de ĉinaj tradiciaj muzik-instrumentoj, kiaj erhuo (dukordo) kaj bivo. En 1949 li diplomiĝis el iu speciala lernejo pri komercado. En 1950 li eklaboris en Chongqing-a Popola Radio.

En 1952 li eklaboris en Centra Radia Nacieca Ensemblo kaj, en la sekva jaro, fariĝis ĝia direktisto kaj komponisto. Li klopodis kune kun la tuta personaro de la ensemblo kaj fondis novtipan naciecan orkestron de Ĉinio.

En 1957 en la arta konkurso de la 6-a Monda Junulara Festivalo okazinta en Moskvo, la nacieca ensemblo direktita de Peng Xiuwen prezentis 3 verkojn de ĉinaj tradiciaj melodioj, kiaj "La Luno super Printempa Rivero", "Ora Serpento Gaje Dancas" kaj "La Luno super la Monto Guanshan", adaptitajn de li mem. La prezentado gajnis oran medalon kaj ankaŭ tiuj melodioj fariĝis klasikaĵoj de ĉina nacieca orkestra muziko.

En 1981, invitite de Hongkong-a Nacieca Ensemblo, Peng Xiuwen fariĝis ĝia gasta direktisto. En la sama jaro li ekestis arta reĝisoro por Ĉina Radia Nacieca Ensemblo. En la sekva jaro li direktis la ensemblon kaj faris prezentadon en Hongkong.

En 1983 Peng Xiuwen fariĝis estro de Ĉina Radia Nacieca Ensemblo.

"Kunfandiĝo de melodio kaj pasio" estis unu el la karakteroj de lia direktada arto. Lia direktado estis subtila kaj skrupula, kaj al ĝi neniam mankis entuziasmo. Sub lia direktado, Ĉina Radia Nacieca Ensemblo atingis tre altan nivelon en harmonieco, ekvilibreco, precizeco kaj teknikado. Pro tio la ensemblo fariĝis la plej eminenta nacieca orkestro en Ĉinio.

Peng Xiuwen faris grandegan kontribuon por la naciecaj muzikaj aferoj de Ĉinio. La nombro de muzikaj verkoj kreitaj aŭ adaptitaj de li superis 500, inkluzive de "La Luno super Printempa Rivero", "La Luno Pendas Alte", "Generala Ordono", "Kolora Nubo Sekvas la Lunon", "Belaj Floroj sub la Ronda Luno", "Riĉrikoltaj Gongado kaj Tamtamado", "Ora Serpento Gaje Dancas", "Flugantaj Nuboj" kaj "La Luno super la Monto Guanshan". Li ankaŭ provis prezenti alilandajn muzikaĵojn per ĉinaj tradiciaj muzikaj instrumentoj.

De la 80-aj jaroj de la lasta jarcento Peng Xiuwen verkis multajn grandiozajn naciecajn muzikaĵojn, kiaj erhua konĉerto "Necedema Su Wu" kaj simfonia poemo "Fantazio pri Terakotaj Soldatoj kaj Ĉevaloj".

En la 28-a de decembro, 1996 Peng Xiuwen forpasis en Pekino pro malsano.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto