Vizitu Forumon

Ĉina unua blindulina piana agordanto Chen Yan (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:55:30

Chen Yan estas ĉina unua blindulina piana agordanto. Ŝi ne nur havas specialan piano-agordan teknikon, sed ankaŭ kreas multajn miraklojn, malantaŭ tiuj mirakloj estas rakonto pri ŝiaj firmeco, braveco kaj nevenkigebleco.

Chen Yan naskiĝis en la provinco Hebei en 1973 kaj kreskis en Pekino. Trafante denaskan katarakton, ŝi havas maldekstran okulon kun vidpovo je 0,02 kaj la dekstran blinda. Pro la denaska kriplaĵo, ŝi estis forlasi de siaj gepatroj kiam ŝi estis bebo, kaj estas ŝia avino, kiu vartis ŝin.

Por ke Chen Yan sane kresku same kiel aliaj geknaboj, la avino atenteme ekspluatis ŝian aŭdan kaj tuŝan sensojn. Kiam Chen Yan estis 4-jara, ŝia avino faris trejnon al ŝi, por ke ŝi povu piediri laŭ aŭdado. Ĵeto de malsamaj moneroj sur tero havas diversajn sonojn kaj Chen Yan per siaj oreloj distingas la diferencon. Por ekspluati tuŝan senson de Chen Yan, la avino lasis al ŝi sin ekzerci en tredo. Tio estis ege malfacila por Chen Yan en la komenco kaj ŝiaj manoj ofte pikiĝis. Tamen tiu ekspluato de aŭda kaj tuŝa senso estas helpema al posta vivo de Chen Yan kaj grande favoras al ŝia lerno en piano-agorda tekniko. Ŝia sukceso dependas de eduko fare de avino al ŝi. Rememorante la atenteman aranĝon de la avino, Chen Yan diris kun profunda emocio:

"En mia vivo, estas la avino, kiu donis al mi plej gravan influon. Mi kreskis sub amo de la avino. Kiam mi estis infano, mia avino ĉiam maltrankviliĝis, ke mi mortos pro malsato, tial ŝi klopodis por fari trejnon al mi por ke mi povu min vivteni. Poste ŝi inspiris min senŝanceliĝa. Ŝi ĉiam menciis unu frazon, t.e. faru tion, kion vi volas plenumi, sed ne konsideru, kiel vi povu sukcesi, procezo estas la plej grava. Mi agas laŭ la frazo, de infanaĝo ĝis nun. Mia avino ofte diris, ke en la mondo ne troviĝas malfacilaj aferoj; se vi diligente lernas kaj elspezas, vi povas havi gajnon kaj rikolton."

Trafo en la infaneco de Chen Yan estas malfeliĉa kaj procezo de ŝia lernado estas ege peniga. Pro denaska kriplaĵo, Chen Yan estis rifuzata de multaj lernejoj. Kiam ŝi estis 13-jara, ŝi feliĉe havis ŝancon peti instruadon en iu elementa lernejo. Deinfanaĝe ŝi interesiĝis pri muziko kaj lernis ludadon de multaj instrumentoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto