Vizitu Forumon

Teatra reĝisoro Meng Jinghui (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:55:38

Sinjoro Meng Jinghui estas ĉina fama pionira teatra reĝisoro multe ŝatata kaj ankaŭ disputata. Liaj teatraĵoj plenaj de patoso kaj ribeleco distingiĝas en la ĉina teatra rondo kaj altiras nemalmulte da gejunuloj al teatro.

Meng Jinghui, 43-jara, diplomitiĝis el la Ĉinlingva Falkultato de la Pekina Normala Instituto en la jaro 1986. Pro sia hobio al teatro li sukcesis en ekzamenado por la fakultato pri reĝisoro de la Centra Teatra Instituto. En 1992 li eklaboris en la Centra Eksperimenta Drama Teatro. En tiu jaro li adaptis kaj reĝisoris eksperimentan teatraĵon "Sopiro al Homa Mondo", kiu gajnis premion de elstara prezentado kaj tiun de elstara reĝisoro. Kvankam la verko estas lia unua verko, tamen vekis grandegan eĥon inter la ĉina teatra rondo.

La teatro "Sopiro al Homa Mondo" estas ekstreme kreiva. Li kombinis intrigon el la ĉina antikva teatraĵo "Sopiro al Homa Mondo – duopa malsupreniro de monto" kaj rakonton el la novelaro Dekamerono, verkitan de Bokaĉio dum la itala Renesanco. Tio ja estis senprecedenca. Rilate al sia idealo pri teatro Meng Jinghui diris:

"Mi klopodas por min aparte trajtigi pro mia propra karaktero, kaj krome, mi ankaŭ klopodas por montri mian relative senbridan imagipovon kaj laŭplaĉan verkadon. Tia verko ne certe devas esti facila kaj simpla. Vi devas posedi facilan animstaton en verkado, samtempe kun tio vi devas tre bone vin teni."

La meza kaj lasta tempo de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento estis la ĉeftempo de verkado de teatraĵoj de Meng Jinghui. Li verkis unu post alia esplorecajn eksperimentajn dramojn, kiuj altiris multe da spektantoj al teatro. Interalie, "Rinocero en amindumo" prezentiĝis pli-ol-cent-foje.

Temas pri amrakonto de Ma Lu, bredisto de rinocero. Por la amatino nomata Ming Ming, li preskaŭ ĉion alian rezignis, tamen ne estis amata. Malesperiĝinte li mortigis la ŝatatan rinoceron kaj prezentis ĝian koron kiel sian amdonacon al la amatino. Meng Jinghui ege sukcesis, fandante tragedion kaj komedion.

"Ne atendita morto de anarkiisto" en la ĉinlingva versio estas unu el la ĉefverkoj de Meng Jinghui. Li konigis:

"Mi klopodas en la dramo bonan interfluon kun spektantoj koro ĉe koro kaj animo ĉe animo. Tio estas nia celo. Nun oni ofte parolas pri humaneco, egaleco kaj libereco. Krome, iuj aferoj estas ambiguaj, ekzemple, justeco, digno, laŭ mi, la lastaj estas pli gravaj."

Meng Jinghui ankaŭ produktis serion da influaj dramoj, kiuj estas vaste atentataj.

Kiel reprezentanto de la ĉina pionira teatro, Meng Jinghui faras kreadon sur la tradicia bazo, ĉu lia esprimmaniero ĉu lia reĝisora stilo senescepte plene enkorpigas lian aventuremon. Li iam vaste kontaktiĝis kun teatraĵoj de la antikva Grekio kaj la modernaj pioniraj teatraĵoj de Eŭropo kaj Ameriko. Pro tio li posedas sian propran komprenon pri la ĉina pionira teatro. Li opinias, ke la evoluado de teatro kompakte rilatas al la socia pensfluo. "Socia ironio kaj poezia romantiko" estas lia propra takso pri la propra arta stilo. Rilate al prezentado li lasas al la aktoroj sufiĉan memdecidan spacon. Pro ambigua ĉeftemo la spektantoj povas disvolvi sian imagon el pluraj anguloj, la spektantoj estas ege malsame impresataj.

Meng Jinghui diris, ke la valoro de arto kuŝas en kreado kaj la sceneja arto lasas al la aŭtoroj ankoraŭ pli vastan spacon. Li esperas produkti ankoraŭ pli multe da teatraĵoj tute freŝaj por la spektantoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto