Vizitu Forumon

Reĝisoro Lin Yihua kaj lia dramo "Virinoj Bovary" (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:55:51

"Renkontiĝo en Pekino" estas printempa arta festivalo okazanta en Pekino de la jaro 2000. En la kuranta jaro, la aktivado "Renkontiĝo en Pekino" trafe koincidas al centjariĝo de naskiĝo de la ĉina dramo, famaj personoj el la drama rondo el la ĉina interna loko, Hongkong kaj Taiwan kolektiĝas en Pekino kaj alportas siajn novajn dramojn. Reĝisoro Lin Yihua el Hongkong venas kun sia novtipa dramo "Virinoj Bovary".

Lin Yihua komencis kreadon de scenaro en sia infanaĝo kaj li estas unu el kreintoj de hongkong-a fama teatro "Zuni Icosahedron", kiu estas honore titolita kiel organizo reprezentanta "plej altan nivelon de la hongkong-a drama rondo". En la pasintaj 20 jaroj, Lin Yihua faris redaktadon kaj reĝisoradon de pli ol 40 scenejaj dramoj, kiuj tuŝas gejunulan kulturon, edukon, amuzon, politikon kaj sekson. Lia nova dramo "Virinoj Bovary---Beleco kaj Malĝojeco de Nobelinoj" estas dramo kun esplora kaj prova karakterizo. Li konigis:

"Mi gajnis inspiron el la franca romano "Damo Bovary", kiu estis kreita de franca verkisto Gustave Flaubert antaŭ 150 jaroj. Legante la romanon, mi trovis, ke ili estas intimaj kaj similaj al modernaj homoj, tamen mi ne tute kopias la rakonton, tial nevideblas franca fasono antaŭ 150 jaroj por spektantoj. Mi uzas modernan vidpunkton kaj modernan scenejan rimedon kaj turnas la dramon kiel "amasan dramon", kiu estas prezentata de 12 aktoroj.

Post 150 jaroj, Lin Yihua metas virinon Bovary en la modernan socion, ili vivas en Hongkong, Taiwan kaj la ĉina ĉeftero,

 

precipe en la ĉina ĉeftero kun drasta ekonomia kaj socia ŝanĝiĝo, virinoj frontas al multaj elektoj, tio ĉagrenas ilin. En la dramo, Lin Yihua kreas serion da figuroj de "virino Bovary" en la moderna konsuma socio.

Sceneja projekto de la dramo "Virinoj Bovary" estas simpla kaj brila, lumo estas milda kaj delikata, plena de moderna sento, simile al universitata ĉambro. Kun eleganta muzikaĵo kaj laŭ ŝanĝiĝo de detalo kaj okazo, scenejo reprezentas malsamajn lokojn: ĉambro, studio, filmejo kaj eĉ magazeno…spaco ŝanĝiĝas laŭ prezentado de aktoroj, tamen funkcio kaj ĉeftemo estas samaj.

Alia uniko de la dramo estas improviza prezentado de aktoroj. Reĝisoro faras animan kaj pensmanieran trejnon al dekoj da aktoroj ĵus diplomiĝintaj por ke ili trovu ombron de virino Bovary en sia korpo kaj animo. Lin Yihua ankaŭ postulas, ke ĉiuj aktoroj kolektu fotojn de homoj, kiuj ili volas esti, kaj tiel trovu sian deziregon kaj imagon. Lin Yihua opinias, ke modernaj homoj plenas de iluzio pri si mem, tio similas al virino Bovary.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto