Vizitu Forumon

"Virinoj Bovary---Beleco kaj Malĝojeco de Nobelinoj" (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:55:56

En la infanaĝo, Lin Yihua kreskis meze de pli ol dek onklinoj kaj proksimiĝis al virino, tial li ĉiam alte atentas problemon de virinoj kaj en dramoj faras esploron pri geedzeco, feliĉo, statuso, potenco kaj dezirego de modernaj virinoj. Lin Yihua diris:

"Mi pensis, ke se ni faros komparon kun la moderna socio, vi trovas, ke afiŝoj de varoj por virinoj ŝajne estas por virino Bovary, simple dirite, ke virino devas gajni feliĉon se ŝi sentas, ke ŝi estas bela. Kaj tio estas forto ilin strebigi al beleco. Tio estas sama deantikvece. Malsame estas, ke virinoj en la moderna socio havas diversajn elektojn. Tamen kelkaj homoj komencas eviti elektojn. Tio malĝojigas kaj ridetigas min, estas tre komplike, ĉar mi pensis, kial ni ne povas fari regadon al tio, kion ni volas gajni."

Lin Yihua estas homo strebanta al perfekto. Li estas talenta en multaj flankoj, krom atingo de dramo, li ankaŭ estas sukcesa en la amuza rondo. Li kreis tekston kaj partoprenis en organizo de filma festivalo kaj filma scenaro kreita de li kune kun alia homo gajnis premion. Li ofte faras komenton pri modo kaj amuzo. Li havas sian unikan komprenon al modo kaj tio ankaŭ kunfandiĝas en lia dramo "Virinoj Bovary". Li diris:

"Mi pensis, ke modo estas rajto, kial fasono estas tiel grava en la moderna socio, la kialo kuŝas en tio, ke pluraj homoj esperas gajni rajton per fasono. La dramo "Virinoj Bovary" plenas de multaj modaj faktoroj, eble ni intencas eksponi elegantan flankon al spektantoj, ĉar en la reala vivo, homoj sentas efektivan forton per fasono. Tamen nun la fenomeno ĵus komenciĝis kaj estas observata kaj esplorata."

Lin Yihua faras redaktadon de ĉinaj kvar antikvaj famaj klasikaĵoj "Pilgrimado al Okcidento", "Ĉe la Akvobordo", "Tri Regnoj" kaj "Ruĝdoma Sonĝo" al dramoj por surscenejigi ilin. Li aldonas modernan vivfaktoron al ĉiuj dramoj. En la pasinta jaro, dramo "Tri Regnoj" estis vaste laŭdata kiam ĝi surscenejiĝis en Taibei. La dramo spegulas sufokon de modernaj viroj en la socia vivo per rakonto en la romano. Sekve Lin Yihua faras redaktadon de "Pilgrimado al Okcidento" kaj movigas detalon al eŭropaj pikturaj muzeoj por rakonti pri rivalo meze de diversaj homamasoj. Spektantoj ŝatantaj Lin Yihua havas atendon pri lia nova dramo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto