Vizitu Forumon

Protektanto de mondaj heredaĵoj Xie Ninggao (foto) 

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:56:02

Profesoro Xie Ninggao estas ĉina fama erudiciulo. Li faris studon pri 200 vidindaĵoj kaj unue disvolvis plurfakan sintezan esploron pri naturaj kaj kulturaj heredaĵoj. Por protekto de ĉinaj mondaj heredaĵoj, li faras klopodadon kaj apelaciadon.

En la jaro 1934, Xie Ninggao naskiĝis en la urbo Wenling de la provinco Zhejiang, orienta Ĉinio. Lia hejmloko estas proksima al ĉina fama vidindaĵo la monto Yandang. En la infanaĝo, Xie Ninggao ofte sin amuzis sur la monto, tieaj mirindaj montegoj kaj montkrestoj kaj belaj spektakloj donis profundan impreson al li kaj vekis lian inspiron veturi al diversaj lokoj de Ĉinio kaj fari esploron pri vidindaĵoj. Li diris:

"Mi ofte tiel diris, ke la monto Yandang estas mia instruisto, ĝuste pro la monto mi interesiĝis pri famaj belaj pejzaĝoj kiam mi estis infano. La monto Yandang lasis al mi mirindan impreson; poste mi vizitis elementan lernejon kaj havis scion pri kulturo kaj belarto, tiam venis al mi deziro, trairi la tutan landon. Tio estas simpla ideo. Kiel mi realigis mian sonĝon, tiam mi pensis, ke lerno de geografio faciligas al mi realigi ĝin, tial mi volis lerni la fakon."

Kun la sonĝo, en la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, Xie Ninggao pasigis ekzamenon de fako de geologio kaj geografio de Pekina Universitato, en la jaro 1964, li servis kiel instruisto post diplomiĝo kaj komencis sian esploron pri pejzaĝo kaj protekto de historia objekto. Se oni parolas, ke unua esploro de belaj pejzaĝoj de Xie Ninggao estas lia intereso, do post dekoj da jaroj, tio jam estas lia devo.

En la jaro 1984, Xie Ninggao organizis pli ol dek fakuloj el diversaj lernofakoj fari sintezan studadon al ĉina fama pejzaĝo la monto Taishan por fari takson al protekta kaj utiliga stato de la monto. Ilia esplora frukto gajnis la unuan premion en tiujara sciencteknika progreso de la ĉina Konstrua Ministerio kaj rekte akcelis metiton de la monto Taishan en katalogon de mondaj naturaj kaj kulturaj heredaĵoj en decembro de la jaro 1987. La evento donis pozitivan influon al laboro de Xie Ninggao, li pli atentas interligon de akademia esploro kaj konkreta protekta laboro. Li diris:

"Komence nia esploro ne celis esti monda heredaĵo, nur celis fari esploron de valoro de la pejzaĝo. Poste kiel oni faru protekton kaj utiligon. Ni ankaŭ faris planon."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto