Vizitu Forumon

Iom pri profesoro Xie Ninggao esploranta pri protekto de mondaj heredaĵoj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:56:07

Nun Xie Ninggao estas estro de esplora centro de mondaj heredaĵoj de Pekina Universitato kaj vic-prezidanto de konsilantaro de ĉina Instituto pri Pejzaĝo kaj Parko. De la lastaj jaroj, li eldonadas plurajn verkojn pri protekto de mondaj heredaĵoj. Nun Xie Ninggao 73-jara ankoraŭ estas en protektaj regionoj de pejzaĝoj kaj mondaj heredaĵoj en diversaj lokoj de Ĉinio kaj faras studadon kaj esploradon. Akceptante intervjuon, li ĵus revenis al hejmo post esploro al granda kanalo inter Pekino kaj la urbo Hangzhou. La kanalo estas homfarita kanalo inter Pekino, politika centro de norda Ĉinio kaj la urbo Hangzhou, ekonomia centro de suda Ĉinio en la antikva Ĉinio. Nun la kanalo havas historion de pli ol 1 400 jaroj kaj ankoraŭ funkciigas maran transportadon en 1 442 kilometroj. Profesoro Xie Ninggao ĉiam kun respekta sento al ĉina kultura heredaĵo, firme kaj delikate faras preparon por peticio de la granda kanalo al monda heredaĵo.

Depost ĉina aliĝo al "Konvencio pri Protekto de Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj" en la jaro 1985, 33 kulturaj ruinoj kaj naturaj pejzaĝoj estas metitaj en liston de mondaj heredaĵoj kaj la nombro estas en la tria loko de la mondo. En la lastaj jaroj, Ĉinio faris klopodadon pri protekto de mondaj heredaĵoj, tamen ankoraŭ ekzistas problemoj solvotaj, ekzemple damaĝo farata de homoj kaj troa ekspluato por turismo. Profesoro Xie Ninggao alte atentas tion. Li utiligas diversajn okazojn por apelacii establigon de speciala institucio por protekti mondajn heredaĵojn kaj esperas, ke la ŝtato pliigos asignon por altigi konscion de la popolamaso pri protekto de mondaj heredaĵoj. Li diris:

"Ĉiuj alte atentas heredaĵojn, komprenas valoron de heredaĵoj kaj protektas kaj racie utiligas heredaĵojn, tiel ili estas ĝuataj por generacioj. Ni ne devas strebi al mallonga ekonomia profito nek damaĝi la naturan ĝuon, tiel posteuloj ne povas rigardi la heredaĵojn. Tio estas plej granda bedaŭro. Mi faru klopodon por eviti tion."

Profesoro Xie Ninggao diris, ke de la jaro 2006, en la dua dimanĉo de junio de ĉiu jaro estas "Tago de Kulturaj Heredaĵoj" kaj konscio de la publiko pri protekto de kulturaj heredaĵoj tago post tago altiĝas. Kontrola rimedo de ĉinaj Ŝtata Relikva Buroo kaj Konstrua Ministerio estas plibona, ĉio ĉi tio estas trankviliga kaj ĝojiga por li. Li esperas fari pli da laboroj por ĉina protekto de mondaj heredaĵoj en sia vivo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto