Vizitu Forumon

Fama koregrafo Deng Lin (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:56:12

Lastatempe en la urboj Pekino kaj Chongqing kaj en Taiwan, respektive surscenejiĝis grandaj koregrafiaĵoj reĝisoritaj de ĉina fama koregrafo Deng Lin. Tiuj koregrafiaĵoj aŭ reaperigantaj tipan arton de la tibeta nacieco, aŭ manifestantaj moron kaj kutimon ĉe Yangzi-Rivero, aŭ eksponantaj tradician folkloron de la mongolnacieco, estas laŭdataj de spektantoj. Deng Lin ŝatas arton de la ĉina nacio, okupiĝas pri kreado de nacieca dancarto kaj gajnas rimarkindan frukton.

Prezentado de kant-danca koregrafiaĵo de la tibeta nacieco "Mirinda Hejmloko" donis al spektantoj profundan impreson. Desegno kaj ornamaĵo sur scenejo ŝajne portas spektantojn al mistera "monda firsto". Akompanate per muzikaĵo kun moderna sento, tibetnaciecaj dancistoj el Tibeta Changdu, plenplezure faras prezentadon de tipa tibetnacieca danco kaj konstruas mirindan scenejan efikon.

Koregrafiaĵo "Mirinda Hejmloko" kelkfoje estas prezentata en aliaj landoj kaj pro eksponata reala vivstato de la tibeta popolo kaj tiea kultura etoso, venas ideo al nemalmultaj alilandaj spektantoj vojaĝi al Tibeto. Parolante pri kreado de la koregrafiaĵo, koregrafo Deng Lin emociite diris, ke rigardante optimisman vivstaton de la tibetanoj, li havas profundan senton pri la kreado. Li diris:

"Fakte mia animo estas influata de tibetanoj. Ne nur iliaj kulturo kaj vivstato, sed ankaŭ iliaj volo kaj spirita stato, donas influon al mi. Post veno al la loko, mia emocio ŝanĝiĝis kaj mi eĉ volas esti tibetano kaj scipovi paroli en la tibeta lingvo. Ili influas miajn animon kaj koncepton pri arta kreado. Enhavo kaj lerteco de mia koregrafio estas pri ili."

En tiuj jaroj, Deng Lin metis sin mem en naciecan kulturon kaj plenplezure sorbis ĝin. Deng Lin diris, ke tio kuŝas en influo kiam li komence iris sur artan vojon.

En la komenco de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, knabo Deng Lin estis elektata por ricevi fakan trejnon en danca lernejo kaj tiel li fariĝis profesia dancisto. Danc-grupo de Deng Lin estas en la urbo Panzhihua de la provinco Sichuan, tie kolektiĝas multaj naciminoritatoj. Deng Lin sekve de la danc-grupo faris prezentadon en diversaj lokoj kaj tiel havis ŝancon kontakti kun naciminoritatanoj. Kvankam Deng Lin bone dancis, tamen li sentis, ke la prezentado sur scenejo ne povas manifesti lian enhavoriĉan internan senton. Li diris:

"Farante prezentadon de danco reĝisorita de aliaj, mi ne povas plene manifesti mian senton, tial tago post tago mi iris sur vojo de kreado. Mi ŝatas poezion kaj tiel formas mian propran stilon, t.e. granda salta spaco kaj forta emocio."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto