Vizitu Forumon

Deng Lin kaj liaj grandaj koregrafiaĵoj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:56:17

En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, Deng Lin sinsekve petis instruadon en Pekina Danca Instituto kaj Centra Nacieca Universitato kaj post tio komencis kreadon de koregrafiaĵo. Nun li estas unuaklasa koregrafo de Centra Nacieca Ensemblo, jam faris kreadon de pli ol 300 koregrafiaĵoj kaj kelkfoje gajnis oran premion por koregrafo. Kreado de Deng Lin ĉefe manifestas vivon de modernaj homoj, li diris, ke li estas plena de amo al vivo kaj al ĉiutaga vivo. Li vagadas en diversaj lokoj de naciminoritatoj kaj eĉ diversaj lokoj de la mondo, li tenas fortan sentemecon al freŝaj aferoj kaj esprimas sian senton per poezia danco. Tial lia kreado estas juĝata kiel "poezia realismo".

En la jaro 2003, moderna danco "Ŝvebado" reĝisorita de Deng Lin gajnis unikan oran premion en fama konkurso de la rondo de monda moderna danco---japana Saitama Internacia Danco-Kreada Konkurso. Cetere la danco gajnis plej altan poentaron de la konkurso kaj kaŭzis grandan eĥon. La danco estis kreata pro la iraka milito. Deng Lin diris, ke pro la milito, li sentas valoron kaj malfortikon de la vivo, kiu estas cindrigata en palpebruma daŭro.

Post gajno de multe da premioj, Deng Lin subite kvietiĝis kaj ne plu partoprenis en konkurso. Li profunde metis sian kreadon meze de la popola vivo. Li diris:

"Mi volas kvietiĝi por krei pli bonan koregrafiaĵon. Antaŭe oni diris, ke mi estas profesia gajnanto de premioj. Tio estas enuiga por mi. Mi silentiĝas kaj pensadas kaj komencas altan atenton de ordinaraj homoj kaj popolamasoj en kreskada periodo. Danco servas ne nur por elito, sed ankaŭ por la publiko."

Post kvietiĝo ŝprucas patoso. Lastatempe post turneo tra la tuta mondo, tibeta kantdanco "Mirinda Hejmloko" reĝisorita de Deng Lin unuafoje surscenejiĝas en Pekino. Samtempe kun tio, en Taiwan surscenejiĝas "Legendo sur Stepo", kiu rakontas pri historio kaj prezent-arto de mongolnacieco. Ankaŭ en la urbo Chongqing, hejmloko de Deng Lin, surscenejiĝas "Reveno al Yangzi-Rivero", kiu priparolas lokan kulturon de baseno de Yangzi-Rivero. Deng Lin diris, ke lia kreada fonto estas neelĉerpebla, tio dependas de enhavoriĉa kaj abunda nacia kulturo de la ĉina nacio. Li diris:

"Ĉiu nacieco havas sian unikan karakterizon kaj ĝuste pro la uniko, la granda familio estas kolorriĉa. En ĉiu loko troviĝas pejzaĝo kaj ĉiu nacieco havas sian stilon. Mi estas fiera, ke mi vivas en la granda familio kun tiel multaj gefiloj kaj tiel enhavoriĉaj karakterizoj kaj kulturoj. Tio akcelas pompan brilecon de kulturo de la ĉina nacio."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto