Vizitu Forumon

Urbo-protektanto Ruan Yisan (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:56:22

Karaj retlegantoj, se vi vojaĝas al Ĉinio, pli ol 30 mondaj heredaĵoj kun diversaj karakterizoj, estas ekstaze admirindaj al vi, inter ili, Pingyao en ebenaĵo de norda Ĉinio kaj Zhouzhuang en akvoriĉa urbo de suda Ĉinio, respektive estas reprezentantoj de ĉinaj antikvaj urboj kaj gubernioj. Eble vi ne scias, ke bona protekto de origina aspekto de tiuj du antikvaj urboj antaŭ cent jaroj ne disiĝas disde fakulo Ruan Yisan. Nun ni konigu al vi Ruan Yisan kun honora titolo kiel "protekta dio de antikva urbo".

Ruan Yisan 72-jara estas profesoro de Tongji Universitato kaj samtempe servas kiel estro de ŝtata esplora centro pri historiaj kaj kulturaj famaj urboj. Li naskiĝis en la urbo Suzhou, kiu estas honore titolita kiel "paradizo por la homaro", tieaj delikataj popolaj loĝejoj kaj ĝardenoj estas tipaj ĉinaj antikvaj konstruaĵoj. En sia infanaĝo, Ruan Yisan tre ŝatis loĝi en la urbo.

En la jaro 1956, Ruan Yisan pasigis ekzamenon kaj petis instruadon de konstrua fako de ŝanhaja fama universitato, Tongji Universitato kaj post diplomiĝo li restis en la universitato por esti instruisto. En la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, Ruan Yisan kun sia instruisto sinjoro Dong Jianhong faris redaktadon de "Historio pri Konstruado de Ĉinaj Urboj". Por gajni plej freŝan materialon, en ĉiu jaro, li donis multe da tempo al enketado kaj liaj paŝoj estas tra diversaj urboj kaj urbetoj de Ĉinio. Iliaj diversaj stiloj kaj unikaj valoroj malfermas horizonton de Ruan Yisan. Li diris:

"Tiam mi trairis multajn urbojn de la lando kaj post 5 jaroj, mi sentis, ke ĉinaj urboj ja estas belaj kun longtempa historio kaj pompe brila kulturo. Tiam estis 60-aj jaroj de la pasinta jarcento, urboj tenis originecon, estis kolorriĉaj de ĉinaj urboj."

En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, sekve de ĉina reformado kaj malfermo, konstruado de bazaj instalaĵoj en diversaj lokoj de Ĉinio grandskale disvolviĝis, urboj estis rekonstruataj kaj plibonigataj, urboj kun diversaj karakterizoj rapide malaperis, tio estas malĝojiga por Ruan Yisan.

Ruan Yisan estis konata pro sia protekto de antikva urbo Pingyao. Pingyao estas antikva urbo kun historio de pli ol 400 jaroj. Tie estas bone rezervataj urbopordegoj, muroj, popolaj loĝejoj, prefektejo, butikoj kaj aliaj konstruaĵoj. Ruan Yisan kelkfoje faris enketon al la antikva urbo. Iun tagon Ruan Yisan hazarde trovis, ke sur muro estis eta truo kaj regis en la urbo polvo pro konstruado, li sentis, ke la antikva urbo Pingyao frontas al krizo. Li rememoris tiaman staton dirante:

"Tiam estis komenco de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, mi gvidis studentojn al urbo apub la antikva urbo Pingyao. Tiam svarmis tajdo de rekonstruado en urbo, pli ol 30 konstruaĵoj de la dinastio Ming kaj pli ol cent konstruaĵoj de la dinastio Qing estis malkonstruataj."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto