Vizitu Forumon

Taiwan-a dramo-reĝisoro Li Guoxiu (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:56:38

En la 7-a aktivado "Renkontiĝo en Pekino", taiwan-a dramo-reĝisoro Li Guoxiu alportis sian dramon "Shamlet" kaj funkciigis ĝian centan prezentadon en Pekino por ke pekinaj spektantoj sentu unikan ĉarmon de taiwan-a dramo. Nun ni iom rakontu pri Li Guoxiu kaj liaj dramoj.

En la jaro 1992, Li Guoxiu kaj lia prezentada grupo surscenejigis la dramon "Shamlet" kaj nun spektantoj superas cent milojn da homfojoj. La dramo estis adaptata laŭ "Hamleto" de Ŝekspiro kaj priparolas tion, ke kiam iu taiwan-a arta trupo faras prezentadon de "Hamleto" en diversaj lokoj de Taiwan, pro disputo kaj kaŝa manovro unu kontraŭ la alia meze de aktoroj, aranĝo de roloj senĉese ŝanĝiĝas kaj tiel aktoroj konfuzas sian vortojn de roloj.

Li Guoxiu diris, ke li ŝatas tiun dramon, tamen li neniam kopias alilandan prezentadon sed persistas en rekreado. Lia adapto celas tion, ke spektantoj imagu detalojn. Li diris:

"Ĉu mi povas turni tragedion al komedio? Tial mi komencis adapti la scenaron. Ĉarmo de la komedio kuŝas en tio, ke ni detale priskribas multe da intrigoj por ke spektantoj komprenu regularon kaj manieron kaj fine povu ridi."

Nun konata statuso de Li Guoxiu estas reĝisoro, fakte en la komenco li estis sukcesa aktoro. Kiam li petis instruadon en universitato, li faris prezentadon. Li ludis 22 rolojn en iu dramo kaj tio estas sukceso, kiun neniu povas atingi.

En la jaro 1986, Li Guoxiu iniciatis establi prezentadan grupon, li mem kreis scenaron kaj faris reĝisoradon. Tiam la grupo faris prezentadon en diversaj lokoj de Taiwan. Ĉar li estis aktoro, li scipovas krei unikan scenaron kaj ankaŭ scias mobilizi emocion de aktoroj kaj spektantoj. Lia unua provprezentado ravis por spektantojn kaj poste li provis dramo-kreadon kun diversaj formoj kaj temoj.

En la jaro 1990, li kreis dramon laŭ kazo pri tio, ke iu japana fraŭlino estis malfeliĉe murdita en memserva vojaĝo en Taiwan. La dramo spegulis malavantaĝon de polico kaj la registaro en kazo-solvado. Post kvin jaroj, Li Guoxiu havis novan krean pensmanieron, li komencis atenti popolamason neglektatan de la socio kaj ilian vivon. Li diris:

"Mia kreado ne plu faras rikanon al kurantaj aferoj, ĉar rikanado estas ne utila. Mi provas atenti humanismajn temojn. En Taiwan, estas multaj maljunaj soldatoj, ilia vivstato estas maltrankviliga kaj mankas al ili atento kaj zorgo. Tial mi faris kreadon de iu dramo por ili."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto