Vizitu Forumon

Li Guoxiu kaj liaj dramoj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:56:42

La dramo priparolas rakonton, ke en iu kantejo de Taibei, iu kantistino speciale faras prezentadon de nostalgiaj kantoj al tiuj soldatoj. Post aprecado, kelkaj soldatoj faris mondonacon al tiu kantistino. La rakonto pri mondonaco kaj maljunaj soldatoj estas kortuŝaj por multaj spektantoj.

Spektante dramon de Li Guoxiu, spektantoj povas forgesi tempon kaj spacon kaj ilia pensado ĉiam estas en saltado. Li diris, ke lia formo pri rakonto-priparolo estas speciala, spektantoj devas havi psikologian preparon, same kiel spekto de filmo, detaloj libere ŝanĝiĝas laŭ tempo kaj spaco. Se oni povas sekvi la pensadon, do estas interese por li. Se ne, ĉio estas nebula. Kreado de Li Guoxiu kuŝas en lia observado kaj vivspertado. Li diris:

"Mia kreado devenas de miaj observo al vivo kaj trovo al viv-aperaĵo. La kreado ankaŭ dependas de miaj sperto, vivmemoro, saĝeco kaj imago. Tial mi ne havas fiksan stilon, des pli fiks-forman skribadon. Mi kreas scenaron laŭ diversaj stilo kaj formo. Ĉiu dramo havas propran temon esplorindan."

Nun Li Guoxiu jam kreis pli ol 30 dramojn. Li diris, ke en la komenco liaj dramoj estis nematuraj kaj nun ili pliboniĝas, ĉar li atentas detalojn, pri kiuj li ne zorgis antaŭe. En ĉiu kreado kaj provprezentado, li ĉiam strebadas al pli alta nivelo kaj volas aperigi plej bonan scenaron kaj plej perfektan scenejon al spektantoj. Li estas homo, kiu ne kontentas pri la nuna stato, tial li senĉese donas pli altan postulon al si mem, ĉar li esperas publikigi pli bonan dramon. Li diris:

"En la lastaj 21 jaroj, mi publikigis pli ol 30 dramo-scenarojn kaj mi ĉiam donas defion al mi mem. Multaj amikoj demandis: Kio estas la plej kontentiga dramo por mi mem? Mia respondo estas la lasta. Mi ĉiam ne kontentas pri miaj antaŭaj dramoj."

Li Guoxiu diris, ke en lia vivo, plenumo de iu afero estas perfekta, t.e. bone funkciigi la prezentadan grupon kaj plivastigi skalon de profesiaj aktoroj kaj spektantoj. Li opinias, ke per la aktivado "Renkontiĝo en Pekino", la arta trupo povas fari prezentadon de "Shamlet", tio estas nova komenco kaj ankaŭ estas bonŝanco establi kontakton kun reĝisoroj, dramo-skribistoj kaj spektantoj de la ĉeftero.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto