Vizitu Forumon

Cheng Ming Ming kaj ŝia kosmetika afero (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:56:50

Tiam en la kosmetika rondo, instruado inter instruisto kaj disĉiplo estis buŝ-al-buŝa, tial ne troviĝis speciala faka lernejo. Cheng Ming Ming esperis enkonduki kosmetikan edukon al Hongkong. Ŝi diris:

"Antaŭe en Hongkong ne aperis tia formo, ke oni lernu hararo-beligon en lernejo. Ĝenerale instruistoj instruis kaj disĉiploj sekvis la instruadon. En la komenco, mi estis serioza kaj donis instruadon laŭ eduka metodo de la japana lernejo. Rapide ĉiuj sciis, ke necesas viziti lernejon por gajni scion. Tago post tago mia instituto plivastiĝis."

Vojo por kariero-kreado estis tre peniga. Tiam Cheng Ming Ming estis kaj mastro de la kosmetikejo kaj estro de la lernejo kaj laboristino. Tamen la instituto trafis incendion kaj Cheng Ming Ming portis sur si grandan ŝuldon. Feliĉe Cheng Ming Ming neŝancelebla restarigis sian karieron. Ŝi diris:

"Tiam mi havis nenian rimedon ol persiston. Cetere mi volis atesti tion al mia patro, ke pri ajna okupiĝo oni devas klopodi kaj tiel povas rezultigi sukceson. Kvankam mi estis tre pena en tia profesio, tamen mi sentis kontenton."

Nun Cheng Ming Ming jam posedas pli ol 800 kosmetikejojn kaj ilia funkciado kun integrigo de esploro, produkto kaj eduko, jam estas tra la sudorient Azio, Usono, Britio, Francio, Germanio, Italio kaj aliaj lokoj. Ŝi ankaŭ funkciigas pli ol 20 institutojn en la ĉina interna loko.

Cheng Ming Ming atestis disvolviĝon de la ĉina kosmetika afero kaj ŝiaj institutoj faris trejnon al multe da talentuloj por Ĉinio. Ŝi tiel gajnis internacian premion. Pri tio ŝi estas fiera:

"Mi okupiĝas pri eduko kaj tre atentas edukadon. La donita premio pri eduko aprobis mian klopodon kaj kontribuon en la eduka kampo."

Cheng Ming Ming loĝas en Hongkong, tamen ŝi ofte venas al la interna loko. Ŝi diris, ke Hongkong kiel internacia metropolo, povas faciligi al ŝi gajni plej freŝajn informojn kaj ĝuste pro giganta subteno el la interna loko, Hongkong povas teni kontinuan prosperon. Kiel famulo Cheng Ming Ming ĉiam sin dediĉas al interfluo kaj interaktivigo inter Hongkong kaj la interna loko. Cetere ŝi havas sonĝon, t.e. funkciigi instituton pri miena maniero kaj pozo. Ŝi diris, ke sekve de la ekonomia evoluo, oni ne nur bezonas aspektan belecon, sed ankaŭ bezonas elegantecon de mieno kaj pozo. Ŝi diris, ke dum sia tuta vivo, ŝi strebas al beleco kaj esperas kontribui sian sperton pri beleco al homoj, kiuj ŝatas belecon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto