Vizitu Forumon

Wang Ruiguang kaj lia sperto en tri profesioj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:56:53

Karaj retlegantoj, nun ni rakontu pri viro Wang Ruiguang. Kvankam li estas pli ol 30-jara, tamen li havas sperton en tri profesioj, diplomatio, komerco kaj universitata instruado. Nun ni iom parolu pri tiu juna viro.

Wang Ruiguang 35-jara estas centprocenta pekinano. Li aspektas kvieta kun eleganta temperamento de ĉina sudano, tamen manifestas malkaŝemecon de nordano kiam vi babilas kun li.

En la jaro 1995, Wang Ruiguang diplomiĝis el fako de itala lingvo kaj literaturo de Pekina Fremdlingva Universitato, per elstara sukceso en universitato, li eniris en ĉinan Ekster-aferan Ministerion por labori. Unu jaron post la eniro, li estis ekspedata al ĉina ambasadorejo en Italio.

Wang Ruiguang grande profitis de dujara sperto kiel diplomato. Tamen li samtempe sopiris novan vivtravivaĵon. Post konsiderado, li decidis demisii el posteno de diplomato kaj eniri en la komercan rondon. Laŭ aliaj homoj, estas neimageble, ke Wang Ruiguang forlasis enviatan profesion, tamen li opiniis, ke tio estas lia ĝusta elekto. Li diris:

"Laboro en la ministerio multe favoris mian postan okupon tial elekto pri demisio estas inda kaj mi neniam bedaŭras pri tio."

Post la demisio, Wang Ruiguang planis ripozi en la hejmo, tamen trafis surscenejiĝon de opero Turandot kameraita de reĝisoro Zhang Yimou. Li servis kiel interpretisto. Dum prezentado de la opero, Wang Ruiguang ne nur estis agnoskata de laborantoj de la grupo, sed ankaŭ estis atentata de respondeculo de iu kultura kompanio. Tiel Wang Ruiguang komencis sian laboron en la unua kultura kompanio post sia demisio el posteno de diplomato. Li diris:

"Komence mi okupiĝis pri filma kaj televida kultura interfluo, ĉefe pri aŭtorrajto de televidaj programeroj, ĉar antaŭ tio, mi havis sperton labori en Italio, tial mi respondecis pri kontakto kun itala ŝtata televida stacio kaj enkonduko de italaj programeroj. Ĝis nun en ĉina Centra Televida Stacio elsendiĝas enkondukitaj pentritaj filmoj."

Tiel li laboris en la kompanio tri jarojn. Per sia elstara laborkapablo li subskribis multe da kontraktoj por la kompanio. Lia kunlernanto kaj kolego sinjoro Tianxing tiel taksis lin:

"Li estas interesa homo. Komence laŭ mia impreso, li ŝatas literaturon kaj arton. Ofte venas al li freŝa kaj mirinda ideo. Li estas serioza al ĉia laboro."

Post tri jaroj, Wang Ruiguang organizis sian propran kompanion kaj plue okupiĝis pri kultura programo inter Ĉinio kaj Italio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto