Vizitu Forumon

Enhavoriĉa sperto de Wang Ruiguang---diplomatio, komerco kaj universitata instruado (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:56:56

En januaro de la jaro 2006 en Pekino, inaŭguriĝis Ĉina-Itala Kultura Jaro, inter pli ol 20 kulturaj ekspozicioj kaj preskaŭ cent prezentadoj projektataj de la itala registaro, la kompanio de Wang Ruiguang partoprenis en partaj programoj, inkluzive de turneo de itala Atletika Danca Teatro, ĉina-itala konstrua forumo kaj aliaj. Aktiva kaj fruktodona kunlaboro inter Italio kaj Ĉinio ne disiĝas de roloj de kulturaj komercistoj, kia Wang Ruiguang.

Estas menciinde, ke sekve de disvolvado de Ĉina-Itala Kultura Jaro, interesiĝo de ĉinoj al Italio estas pli kaj pli granda kaj pli kaj pli multaj ĉinaj lernantoj sin anoncas por partopreni en ekzameno de italaj universitatoj. Samtempe kun tio, la itala registaro reviziis politikon pri vizo al ĉinaj lernantoj por ke lerno de ĉinaj lernantoj en Italio estu pli oportuna. Rigardante tian staton, Wang Ruiguang volas realigi sian alian sonĝon. Li diris:

"Mi ĉiam havas sonĝon esti instruisto. Tio estas influata de mia hejmo."

Kvankam Wang Ruiguang bone funkciigas sian kompanion, tamen li ne prenas komercon kiel sian tutvivan strebon. Babilante kun kolego en la ĉina Eksterafera Ministerio, Wang Ruiguang sciis, ke ĉina kaj itala edukaj ministerioj subskribis interkonsenton por plifortigi kunlaboron de dulandaj superaj lernejoj kaj ŝanhaja Tongji-Universitato estas unu el ĉinaj universitatoj, kiuj aliĝis al la kunlaboro. Tiel li vizitis ĵus fonditan ĉina-italan instituton de Tongji-Universitato kaj konis, ke mankas talentuloj por instrui la italan lingvon. Post interŝanĝo de opinio kun estro de la universitato, Wang Ruiguang decidis refoje ŝanĝi sian profesion. Li diris:

"Troviĝas granda diferenco inter funkciigo de kompanio kaj instruado, tamen ankoraŭ estas interligo. Lernita kaj kalkulita sperto dum funkciigo de kulturaj programoj estas uzebla kiam mi servas kiel instruisto. Cetere mi estas pacienca kaj ankaŭ havas mian propran rimedon. Mi tiel faras instruadon laŭ stato de studentoj, tirante lecionon de aliaj homoj."

De Pekino ĝis Ŝanhajo, de komercisto ĝis universitata instruisto, Wang Ruiguang komencas sian trian profesion Nun li pasigas normalan instruistan vivon. Kvankam li estas malproksima de siaj familianoj kaj amikoj, tamen li estas ankoraŭ ĝoja kaj trankvila pri tio. Laŭ lia parolo, li kaj klopopde laboras kaj ĝoje kontentas.

"En la jaro 2007 estas centjariĝo de fondiĝo de Tongji-Universitato, en majo estas aktivadoj, inkluzive de kunlaboroj kun italaj universitatoj kaj institutoj, institucioj kaj la registaro, inter ili ĉefa programo estas kunlaboro kun itala Ministerio pri Medio, Teritorio kaj Maro, en kiu mi partoprenos. Cetere mi ankaŭ partoprenos en trejno kaj eduko surbaze de tiu kunlaboro al publik-trafika administrado de Ŝanhaja Monda Foiro en 2010."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto