Vizitu Forumon

Iom pri protektanto de historiaj kaj antikvaj urboj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:56:33

Sub peniga klopodado de Ruan Yisan, projekto pri "divido en novan kaj malnovan urbojn, garantio de malnova urbo kaj ekspluato de nova urbo" estis aplikata. La antikva urbo Pingyao estas savita.

Protekto de la antikva urbo Pingyao fare de Ruan Yisan estas precedenco de ĉina kompleta protekto de antikva urbo. En la jaro 1986, Pingyao estis konfirmata kiel ŝtata historia kaj kultura fama urbo kaj en la jaro 1997, la urbo estis enlistigita en katalogon de mondaj kulturaj heredaĵoj. Pri tio, Ruan Yisan sentas sin ĝoja kaj trankvila. Li diris:

"De tiam mi faras protekton de historiaj kaj antikvaj urboj. Tiam mi ankaŭ sukcesigis publikigon de leĝo pri protekto de historiaj kaj kulturaj urboj. Tiam ni ankaŭ komencis protekton de antikva urbeto, kia Zhouzhuang."

En postaj 20 jaroj, krom instruado, Ruan Yisan sin ĵetis al protekto de antikvaj urboj kaj urbetoj. Inter ili protekto de 6 antikvaj urbetoj de suda Ĉinio estas fieriga por li. Antikvaj urbetoj en regionoj sude de Yangzi-Rivero aludas antikvajn urbetojn kun tipa trajto de akvoriĉa urbo sude de Yangzi-Rivero. En la ĉina historio, formiĝis malsamaj kulturaj stiloj suda kaj norda, inkluzive de konstruaĵoj, moroj, literaturo kaj opero kaj antikvaj urbetoj estas periloj de kulturo de suda Ĉinio. Tamen multaj antikvaj urbetoj pereas en urbaniza procezo. Kun sento alte taksi tiujn antikvajn urbojn, Ruan Yisan sukcesigis protekton de 6 antikvaj urbetoj. Pri malfacilaĵoj de la periodo pri protekto, Ruan Yisan diris, ke lia motivo estas simpla. Li diris:

"Iam mi sentas min ĉagrenita, kiam mi vidis detruon de konstruaĵoj. Tial mi tutforte faras protekton por ke nia elstara tradicia kulturo povu disvastiĝi."

De la lastaj jaroj, Ruan Yisan alte atentas protekton de konstruaĵoj tra la tuta lando, longtempa esploro faciligas al li konstrui kaj senĉese plibonigi teorion pri protekto de antikvaj urboj kaj sinsekve eldonas "Novan Noton pri Malnova Urbo", "Spuron pri Antikvaj Urboj", "Teorion kaj Projekton pri Protekto de Historiaj kaj Kulturaj Famaj Urboj", "Teorion kaj Praktikon pri Historia Medio-Protekto" kaj aliajn. Ruan Yisan diris:

"De la lastaj jaroj, mi plenumas kelkajn gravajn aferojn en Ŝanhajo. En la antaŭlasta jaro, mi protektis regionon de rifuĝejo de judoj. Tie loĝis 40 miloj da judoj. Ni konstruis ĝardenon kaj monumenton. En ĉiu tago tie estas freŝaj floroj. La loko estas valoraĵo. Restigo de la strato estas teno de amikeco de popolanoj de la mondo."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto