Vizitu Forumon

Ĉina fama fotisto Deng Wei (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:56:59

Lastatempe Ĉina Piktura Muzeo konservis cent fotojn de ĉina fama fotisto Deng Wei kaj tio estas la unua fojo, ke la muzeo faras konservadon de tiel grandnombraj fotoj de iuj fotistoj kaj la konservado estas rigardata kiel senprecedenta farado en la monda fotada historio. Deng Wei naskiĝis en la jaro 1959 en Pekino kaj lia patro okupiĝis pri kultura kaj eduka laboro. De infanaĝo Deng Wei ŝategis pentradon. En sia aĝo de 16jaroj, hazarde li estis akceptata de Li Keran, majstro de ĉinstila pentrado, kiel disĉiplo por lerni ĉinan tradician pentrarton. Post du jaroj, li sekvis Zhu Guangqian, ĉinan faman estetikan majstron, lerni okcidentajn estetikon kaj filozofion. Du erudiciuloj donis al Deng Wei eksterordinaran nutron per siaj enhavoriĉa scio kaj viva sinteno.

En la jaro 1978, Deng Wei pasigis ekzamenon de fotada fako de Pekina Filma Instituto. Diplomitoj de tiu grado estas ĉeffortoj de la nuna ĉina filma rondo, ekzemple famaj reĝisoro Zhang Yimou kaj fotisto Gu Changwei estas samklasanoj de Deng Wei. En la komenco de lernado de fotado, Deng Wei prenis du majstrojn Li Keran kaj Zhu Guangqian kiel modelojn. Tiam estis periodo de rekonsciiĝo de la ĉina kulturo kaj spirita liberigo, fotitaj portretoj de Deng Wei por tiuj du majstroj tuj estis forprenitaj. Tial venis al Deng Wei ideo. Li diris:

"Tiam figuro de erudiciuloj estis nekonata por homoj, tamen iliaj spirito kaj kreaĵo estis akceptataj, tial multaj homoj volis rigardi figuron de tiuj erudiciuloj. Surbaze de plej simpla sento al ili, venis al mi forta deziro manifesti ilin per miaj fotaparatoj."

Sub gvido de patro, Deng Wei utiligis feriojn kaj fotis portreton por pli ol cent erudiciuloj en diversaj lokoj de Ĉinio. Tiuj maljunuloj sinsekve forpasis, fotoj de Deng Wei pri ili lasis valoran memoron por la ĉina kultura historio kaj tio kaŭzis gigantan eĥon kaj respondon en ĉinaj kultura, akademia kaj arta rondoj. En la jaro 1986, Hongkong-a Liga Kompanio de Vivo, Legado kaj Nova Scio eldonis albumon de fotoj faritaj de Deng Wei "Portretoj de Ĉinaj Erudiciuloj". Post nelonge, filmo "Memoro al Juneco" kameraita de Deng Wei gajnis premiojn.

En la jaro 1989, la patro de Deng Wei kaj instruisto Li Keran sinsekve forpasis kaj tio donis grandan baton al Deng Wei, li malsaniĝis. Refreŝiĝinte li decidis plenumi planon de sia patro pri fotado al mondaj famuloj. Forlasinte favoran trakton kiel universitata instruisto kaj belan perspektivon de filmo-kameraado, li veturis al Britio. En Britio, por akumuli fotadkoston, li pene laboris. Li diris, ke en tiuj jaroj, li travivis multe da malfacilaĵoj kaj multaj estas nerememoreblaj por li. Tamen feliĉo en la penado estas klara por li.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto