Vizitu Forumon

Iom pri portreto-fotado por mondaj famuloj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:57:04

Estas pli da ĉagreno por lia atendo de fotado-permeso de famuloj. En ĉiu jaro Deng Wei sendis pli ol cent peticiajn leterojn, tamen ne estis respondo en la komenco. En la jaro 1991, Deng Wei rekte sendis leteron al prezidentejo de Singapuro kaj feliĉe singapura Ŝtata Biblioteko konservas lian albumon pri "Portretoj de Ĉinaj Erudiciuloj", post multfoja ekzameno de la singapura registaro, Deng Wei finfine gajnis ŝancon foti ĉefministron Lee Kuan Yew. De tiam Deng Wei sinsekve frapas je pordo de mondaj famuloj. Famaj politikistoj, sciencistoj, artistoj, ekspedicistoj kaj sportistoj en la 20-a jarcento, sinsekve iris en lian objektivon. Ankaŭ usona eksa prezidento Ronald Wilson Reagan, por kies fotiĝo Deng Wei atendis en 8 jaroj, akceptis lian peticion pri fotado.

Portreto-fotado por mondaj famuloj fare de Deng Wei estas titolita kiel "senprecedenta farado de la monda fotada historio" de la monda fotada rondo. De li faritaj portretoj, vivecaj kaj vivsimilaj, manifestas unikan temperamenton kaj profundan internan mondon de ĉiuj famuloj kaj havas profundan kulturan kaj pensadan enhavon. Troviĝas tia komento, ke rigardo de fotoj faritaj de Deng Wei ŝajnas legado de libro kaj spektado de filmo. Deng Wei diris, ke antaŭ fotado al ĉiuj famuloj, li faras longtempan kaj grandnombran materialan preparadon, unuflanke li kolektas biografion, verkaron, koncernan komenton kaj fotojn pri ili kaj aliflanke li ankaŭ faras registron de televidaj programeroj por serĉi plej bonan formon pri homo-fotado. Li diris:

"Laŭ mi, kontakto de homoj estas en du flankoj, unue estas tre rekta kontakto vid-al-vida; kaj la alia aludas preparan laboron. Ekzemple kio estas vizaĝo-formo de israela ĉefministro Yitzhak Rabin, kia karakterizo estas lia korpa moviĝo, ĉu li havas sian propran moviĝon. Mi devas fari esploron kaj analizon kaj finfine trovi manifestan manieron. Samtempe mi devas kompreni lin kaj trovi rimedon fari interfluon kun li. Tiel li havas tian senton, ke mi ne nur estas fotisto, almenaŭ estas homo, kiu volas fari esploron pri li. Do nia distanco mallongiĝas."

Nun Deng Wei jam revenis al Ĉinio kaj lia laboro foti mondajn famulojn estas plenumita, tamen fotado al ĉinaj famuloj daŭras. Li ankoraŭ havas simplan vivon kaj ĉiam pretas starti kiam li havas sufiĉe da kapitalo. Li diris:

"Mi faras fotadon al ordinaraj homoj kaj famuloj, ili donas fortan senton, t.e. amo al vivo. Ĉar ĉiuj havas rakontojn, kiuj kortuŝas min. Cent fotoj donacitaj de mi al Ĉina Piktura Muzeo nur estas signoj, kiujn mi lasas al la socio, kaj pli multaj rakontoj kaj spirito de tiuj homoj estas gravuritaj en mia pensado, tio estas mia rikolto. De ili mi scias fari kontribuon por la socio kaj tio estas grava."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto