Vizitu Forumon

Ĉina aktoro Yu Entai (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:57:15

En la jaro 2006 en televidaj stacioj de diversaj lokoj de Ĉinio, elsendiĝis teatraĵo "Legendo pri Lukta Mondo" antikv-kostuma komedio kun 80 pecoj kaj pro ĝia elsendigo, tra la tuta lando ŝvebis "etoso de lukto". La teatraĵo plaĉas al ĉinaj junaj spektantoj kaj aro da junaj aktoroj pro ludado en la teatraĵo tiel famiĝis. Yu Entai estas unu el ili, li gajnis multe da subtenantoj el Ĉinio kaj transmaraj ĉindevenuloj pro sukcesa ludado de "klerulo Lu" kaj en la kuranta jaro, li estas refoje atentata pro sukcesa ludado de rolo Laotao en dramo "Silenta Amo en Ĝardeno de Persika Floro".

"Legendo pri Lukta Mondo" priparolas rakonton, ke fraŭlino Guo Furong ĵus eniras en la luktan mondon kaj estas sieĝata en gastejo Tongfu pro ŝuldo. En la gastejo, ŝi amikiĝas kun homoj kun diversaj temperamentoj, kiaj mastrino Tong, pasinta ŝtel-sanktulo Bai Zhantang, klerulo Lu, kuiristo Li Dazui, Mo Xiaobei kaj serĝentoj Xing kaj Yan kaj aliaj kaj inter ili okazas interesaj rakontoj. La teatraĵo celas manifesti al homoj, ke problemoj kaj malfacilaĵoj en la reala socio ne devas esti solvataj per perforto kaj brutalo kaj la reala solva rimedo estas virto de diligenteco, honesteco, memdependeco kaj amo. Tial kvankam la teatraĵo estas pri lukto, tamen ĉeftemo estas kontraŭperforto.

En la teatraĵo klerulo Lu ludita de Yu Entai ofte paviĝas per sia scio kaj estas ofte mokata de homoj. Spektantoj tre ŝatas la rolon. Fanoj de Yu Entai sin titolas kiel "Yu-obsedatoj" kaj Yu Entai tre ŝatas la titolon. Li diris:

"Mi ne imagis, ke per iu teatraĵo, pli kaj pli multaj homoj atentas min kaj en tia stato, oni donas nomon al miaj fanoj. Laŭ mi, kelkaj nomoj havas la rilatojn kun greno kaj tiuj fanoj eĉ faras diskuton en retejo. Poste la nomo 'Yu-obsedatoj' estis decidata."

Meze de ĉinaj junaj aktoroj, Yu Entai estas erudiciulo. En la jaro 1999, li diplomiĝis el fako de "Televida Arto" de Ŝanhaja Dramaturgia Instituto, en la jaro 2002, li gajnis monpremion de Berlina Oxford Universitato kaj veturis al la universitato por lerni dramaturgion, en la jaro 2005, li gajnis diplomon de magistro de Ŝanhaja Dramaturgia Instituto kaj, en la jaro 2006, li ekfaris pluan studadon por sin sukcesigi en gajno de doktora diplomo. Post plurjara faka lernado kaj hardado, Yu Entai havas edukitecon de elstara aktoro kaj en pluraj filmaj kaj televidaj teatraĵoj li sukcese ludis diversajn rolojn. En tiuj malsamaj roloj, ŝprucis liaj unikaj ĉarmoj.

Antaŭ nelonge en Pekino surscenejiĝis dramo "Silenta Amo en Ĝardeno de Persika Floro" kaj en la dramo Yu Entai sukcese ludis rolon de fiŝisto melankolia kaj nervoza. "Silenta Amo en Ĝardeno de Persika Floro" estas klasika dramo kaj multaj famaj aktoroj ludis la rolon. Kiam ĝi surscenejiĝis en Taiwan en la lastaj 20 jaroj, eĉ aperis stato de bileto-neaĉetebleco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto