Vizitu Forumon

Cheng Ming Ming sin dediĉanta al disvastigo de beleco (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:57:40

Sinjorino Cheng Ming Ming estas monde fama persono en la kosmetika rondo kaj kosmetika instituto fondita de ŝi kreis precedencon de ĉina kosmetika eduko. Antaŭ nelonge Cheng Ming Ming akceptis intervjuon de nia raportisto kaj diris, ke ŝi strebas, kreas kaj disvastigas belecon dum sia tuta vivo.

En Ĉinio tualetaĵo kun marko de 'Cheng Ming Ming' ĝuas altan reputacion. En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, komence de ĉinaj reformado kaj malfermo, 'Cheng Ming Ming' estis la marko, kiun ĉinaj virinoj unue aŭdis kaj kontaktis por strebi al beleco kaj eklerni tualetadon. Iam la marko 'Cheng Ming Ming' estis simbolo de 'modo'. Kvankam nuntempe multaj tualetaĵoj kun internaciaj markoj eniras en Ĉinion, la marko 'Cheng Ming Ming' ankoraŭ okupas lokon en la koro de virinoj.

Akceptante intervjuon, sinjorino Cheng Ming Ming rakontis pri sia kelkdekjara sperto en kariero-kreado.

En la fino de la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, Cheng Ming Ming naskiĝis en iu indonezia familio de elmigrinta ĉino. En la infanaĝo, Cheng Ming Ming estis sentema al belaĵoj. Kiam ŝi vidis belajn desegnaĵojn pentritajn de indoneziaj metiartistoj sur tolo de tradiciaj fasonoj, ŝi estis profunde altirata per arta mirindeco. Ŝi diris:

"Kiam mi estis infano, mi tre ŝatis hararo-beligon. Laŭ mi ĝi estis arto. En Indonezio, mi aprecis pentradon de metiartistoj kiam mi hejmeniris post ĉiutaga lernado. Ili pentris virinan hararon, tial mi tre ŝatis hararo-beligon."

Laŭ plano de la patro, Cheng Ming Ming vizitis mezlernejon en Hongkong. Poste ŝia patro pretis sendi ŝin al usona universitato por ke ŝi fariĝu kuracisto, advokato, pianisto aŭ kantisto. Tamen antaŭ diplomiĝo el mezlernejo, Cheng Ming Ming volis iri al Japanio por lerni kosmetikon kaj hararo-beligon. Sed tiam la kosmetikado estis nenobla profesio, tial ŝia ideo kolerigis sian patron. Tamen Cheng Ming Ming estis tre persistema. Sen informi sian patron, ŝi forkuris al Japanio, kunportante nur 300 usonajn dolarojn.

En Japanio, Cheng Ming Ming, kiu ĝuis riĉan vivon antaŭe, sin vivtenis per sia laborado. Tamen materiala manko ne malhelpis ŝian decidon por lernado. Post du jaroj, ŝi revenis al Hongkong kaj post klopodado havis sian kosmetikejon en la jaro 1966.

Kiam Cheng Ming Ming vizitis elementan lernejon, la patro donis al ŝi romanon "Tagnoto de Monita", en kiu oni priparolas rakonton de fraŭlino Monita pri tio, ke ŝi finfine realigis sian sonĝon post malsukceso en amo kaj kariero. La libro donis profundan influon al Cheng Ming Ming, tial ŝi nomis sian kosmetikejon "Monita Hararo-beliga kaj Kosmetika Instituto".

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto