Vizitu Forumon

Pupo-produkta klano kaj ilia pupa arto

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:57:45

Karaj retlegantoj, sinjoro Xu Zhuchu aĝa 68 jarojn estas ĉina fama pupo-skulpta majstro kaj "zhuchu-a pupo" titolita per lia nomo estas artaĵo, kiu plaĉas al konservantoj ĉinaj kaj alilandaj. Liaj prauloj produktis pupojn. En la kuranta jaro, Xu Zhuchu estis konfirmita de ĉina Kultura Ministerio kiel "reprezentanta heredanto" de pupo-produkto kaj ankaŭ lia filo Xu Qiang estas artisto de pupo-skulpto. Nun ni iom rakontu pri la pupo-produkta klano.

Nun la klano Xu posedas ĉinan unikan pupan artan halon kaj estas en Zhangzhou de la provinco Fujian en hejmloko de Xu Zhuchu. En la arta halo, oni havas rigardo-konfuzon vidante diversajn pupojn en ekspona ŝrankoj, maljunula pupo kun blanka barbo, kiu estas alta je malpli ol tri centimetroj, klaŭna pupo kun troigita vizaĝesprimo kaj figuroj en dramo kaj historio kun luksa kaj delikata kostumo. Ĉiu parto de la pupoj estas movebla kaj okuloj, brovoj, buŝoj kaj membroj povas moviĝi sub dispuŝo de homaj fingroj.

Pupo havas homan figuron skulptatan per ligno kaj ĝi ekzistas en Ĉinio en miloj da jaroj. Ĝi diferencas per diversaj prezentada formo kaj produktada loko. Ĝi ne nur estas ludilo de infanoj kaj instrumento por prezentado, sed ankaŭ estas konservaĵo ŝatata de konservantoj. Pri origino de "zhuchu-a pupo", sinjoro Xu Zhuchu konigis:

"En la pasinteco en la provinco Fujian estis maloportuna trafiko kaj ĉie estis montetaro. Kial ĝi nomiĝas sako-ludo, ĉar tiam homoj portis sakon surdorse kaj metis pupon en la sakon. Malgrandeco de pupo estas ĝia supereco, tiel ni faras prezentadon rekte per fingroj kaj estas tre flekseble en lukta ludo."

Kvankam malgrandeco estas supereco, tamen estas malfacila ĝia produktado. Unue oni devas elpensi figuron de homa kapo kaj fari skulptadon en eta ligno kaj poste aperigi vivsimilan hom-figuron, poste ŝmiri lokan koton kaj fine fari lakadon. Tia pupo estas polurita same kiel porcelanaĵo kaj koloro estas freŝa. Sinjoro Xu Zhuchu diris, ke estas plej grave, ke oni donu animon al ligno per skulptado.

Prauloj de sinjoro Xu okupiĝis pri pupo-produkto kaj Xu Zhuchu estas la 6-generacia heredanto de la klano Xu. En la aĝo de 10 jaroj, li komencis produkti pupon. Tiam por fari ekzercon, li tranĉis ĉiun lignon en la hejmo kaj faris skulptadon sub lumo de ole-lampo, iam li eĉ ne konsciiĝis pri bruligita hararo pro forta absorbiĝo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto