Vizitu Forumon

Iom pri pupa arto

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:57:51

En la aĝo de 16 jaroj, sinjoro Xu Zhuchu partoprenis en tutlanda junula konkurso pri metiartaĵo, li gajnis premion kaj lia metiartaĵo estis donata al vizitinta alilanda suvereno. Ĝis nun li kreis 600 specojn de pupo-figuroj kaj ili estis eksponataj en pli ol cent landoj. En la pasinta jaro, pupo produktita de li estis metita de ĉina Kultura Ministerio en katalogon de ĉinaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj kaj li mem estas aljuĝita kiel "reprezentanta heredanto" en kampo de pupo-produktado.

En la klano Xu estas difino, ke metilerteco por produkti pupon devas esti heredata de filoj, sed ne de filinoj kaj disĉiploj de la alia klano, ĉar ili maltrankviliĝis pri vivrimedoj se la metilerteco estus enmanigata de aliaj homoj. En la generacio de Xu Zhuchu, li forlasis la difinon kaj heredigis la metilertecon al filo kaj filino kaj li eĉ donis instruadon al disĉiploj. Li diris, ke nun koncepto kaj epoko estas diferencaj kaj antaŭe oni maltrankviliĝis pri vivrimedo kaj nun sub subteno de la registaro, la maltrankvilo estas tute nenecesa.

Tial lia filo Xu Qiang en la aĝo de 9 jaroj prenis tranĉilon kaj heredis lian metilertecon. Ankaŭ lia filino lernis fasono-projekton en ŝia infanaĝo. Xu Qiang diris, ke estas malfacile por li enmanigi la metilertecon kaj lia kapablo estas aprobata post dekkelk-jara klopodado.

Xu Qiang diris, ke komence li kaj laboris kaj lernis kaj tago post tago li interesiĝis pri pupo-produktado. Post maturiĝo de lia enmanigata metilerteco, li sentis, ke ĝi estas arto kaj li havas respondecon pri heredado. Tamen malsame kun patro, krom pupo-produktado, li ankaŭ funkciigas profesian artan halon kaj plivastigas merkaton de pupoj.

En la jaro 1996, ekfunkciis "Zhuchu-a Pupo-arta Halo en Zhangzhou" kaj tie eksponiĝas antikvaj pupoj kaj zhuchu-aj pupoj, cetere ankaŭ surscenejiĝas pupo-ludo kaj ĉeloka pupo-produktado. Nun la arta halo estas vidindaĵo de Zhangzhou kaj tieaj eksponaĵoj estas ofte eksponataj en aliaj regionoj kaj landoj.

Xu Qiang estas estro de la arta halo kaj li ne fieras pri sukcesa funkciigo de la arta halo, li tago post tago konsciis, ke pupoj delikataj kaj rafinaj certe estas bonvenaj al turistoj, tial ekspluato de turismaj memoraĵoj estas lia alia celo. Li diris:

"Mi prenas pupojn kiel turismajn memoraĵojn al merkato kaj tiel estas granda vend-kvanto. Ĉar pupo havas tri funkciojn, ludilo, instrumento por prezento kaj arta konservaĵo. Merkato de turismaj memoraĵoj estas granda merkato."

Turismaj memoraĵoj kaj artaj konservaĵoj estas malsamaj, ĉar la unuaj estas produktataj per maŝinoj, tial formo estas simpla. Xu Qiang pensis, ke en la estonteco ili devas ekspluati pli multajn formojn. Kaj pri metilerteco de artaj konservaĵoj, ili faras heredadon de generacio al generacio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto