Vizitu Forumon

Wu Yongqi: patrono de Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj en maŭzoleo de Unua Imperiestro de Qin-dinastio

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:58:01

En la jaro 1978, sinjoro Wu Yongqi eniris en halon de Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj kaj ekde la jaro 1998 li servas kiel estro de la halo. De 30 jaroj, Wu Yongqi servas kiel patrono de tiuj terakotaj militistoj kaj ĉevaloj. La antikva kaj grandioza kultura heredaĵo de la ĉina nacio ĉiam donas al lia animo impulson kaj skuon, tial li senŝanceliĝe persistas en protekto de la terakotaj militistoj kaj ĉevaloj, klopodas por konstrui konforman medion kaj establis muzeon kun progresinta nivelo en la mondo.

Antaŭ 30 jaroj, Wu Yongqi transposteniĝis al la halo de Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj kaj tiam li kune kun cent laboristoj plenumis restaŭradon de cento da terakotaj militistoj kaj ĉevaloj en simpla budo de arkeologia konstruejo.

Pro homfarita kaj natura faktoroj, terakotaj militistoj kaj ĉevaloj, kiuj estas ŝmiritaj per kolora pentraĵo, koloro-defalis sub la tero kaj post elterigo resta parta kolora pentraĵo deiĝas, volviĝas kaj eĉ defalas en kelkaj minutoj. Protekto de ŝmirita kolora pentraĵo en restaj terakotaj militistoj kaj ĉevaloj fariĝis granda malfacilaĵo.

Wu Yongqi diris, ke teno de ŝmirita kolora pentraĵo signifas konservon de origina aspekto de terakotaj militistoj kaj ĉevaloj. Tial en la jaro 1988 la halo aranĝis grupon kaj la grupo komencis solvon de ĉiflankaj ŝlosilaj problemoj kune kun germana arkeologia departemento.

Post pli ol dekjara klopodado de ĉinaj kaj germanaj sciencteknikaj personoj, "esploro pri protekto de kolora pentraĵo de terakotaj militistoj kaj ĉevaloj", kiu estas prezidata de Wu Yongqi pasigis juĝon de ĉina Ŝtata Relikva Buroo kaj fakuloj opinias, ke la esploro atingas internacian progresintan nivelon.

Wu Yongqi diris al raportisto, ke maturiĝo de tekniko pri protekto de ŝmirita kolora pentraĵo de terakotaj militistoj kaj ĉevaloj estas unu el ĉefaj fruktoj de esploro pri protekto de terakotaj militistoj kaj ĉevaloj.

Ekde la jaro 1980, Wu Yongqi aliĝas al elfoso kaj restaŭro de kupra veturilo kaj ĉevelo kun kolora pentraĵo. La kupra veturilo kaj ĉevelo peza je 2,45 tunoj estas perfekta ĉina antikva artaĵo kaj ili per dek monatoj plenumis restaŭron kaj dum tiu periodo alternis eksciteco kaj malfacilaĵo.

En la 1-a de oktobro de la jaro 1979, malfermiĝis la halo de Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj kaj ĝis nun al ĝi 56 milionoj da turistoj ĉinaj kaj alilandaj faris viziton kaj inter ili estas 140 ŝtataj suverenoj kaj registaraj gvidantoj. Ankaŭ terakotaj militistoj kaj ĉevaloj estas eksponataj en preskaŭ 40 landoj kaj regionoj kaj 20 milionoj da homoj aprecas ĝian ĉarmon.

Maŭzoleo de Unua Imperiestro de Qin-dinastio estas enhavoriĉa subtera regno kaj terakotaj militistoj kaj ĉevaloj formas nur unu el ĝiaj partoj. Disvolviĝo de la halo de terakotaj militistoj kaj ĉevaloj dependas de klopodado de homoj en kelkaj generacioj kaj ĝia disvolviĝo estas kun ŝtata reformado kaj malfermo. Sen la medio, neeblas hodiaŭa halo de terakotaj militistoj kaj ĉevaloj. Ni devas danki al la epoko kaj pro ĝi pli multaj homoj aprecas terakotajn militistojn kaj ĉevalojn kaj antikva kaj ĉina civilizacio ĝuas ilian kortuŝon kaj laŭdon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto