Vizitu Forumon

Reĝisoro Lai Shengchuan kaj lia dramo 'Silenta Amo kaj Persikflora Ĝardeno'

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:58:04

Lastatempe dramo 'Silenta Amo kaj Persikflora Ĝardeno', kiu estis prezentata de aktoroj de la ĉinaj interna loko, Taiwan kaj Hongkong, kaŭzis grandan eĥon. Reĝisoro de la dramo Lai Shengchuan refoje estas atentata. 

Lai Shengchuan 52-jara naskiĝis en Vaŝingtono, Usono, kaj vizitis universitaton en Taibei. En la jaro 1978, li sukcesis en peticio de lernado de drama arto en usona universitato. Tiam por multaj homoj, tio estis nekomprenebla, ĉar tiam Taiwan estis rigardata kiel "teatro sur dezerto", malmultaj homoj havis kutimon spekti dramon. Perspektivo por lerni draman arton estis maltrankviliga, male Lai Shengchuan havis malsaman opinion. Li pensis, ke en Taiwan ne estas industrio de teatro kaj tio estas bonŝanco. Li volis krei teatron kaj ankaŭ inviti spektantojn.

taiwan-a dramo 'Silenta Amo kaj Persikflora Ĝardeno'

En la jaro 1984 en Taibei, surscenejiĝis lia unua dramo 'Ni Tiel Kresku' kaj tiam nur estis pli ol cent spektantoj en teatro. Poste li kunigis ĉinan tradician humuran dialogon Xiangsheng kaj scenejan dramon kaj kreis dramon 'Ni Humure Dialogu en Tiu Nokto' kaj la dramo kaŭzis grandan eĥon. Sonbendoj de la dramo grandnombre vendiĝis. En postaj 20 jaroj, dramoj kreitaj de Lai Shengchuan ĝuis plenan popularecon. En la kuranta jaro, lia klasika sceneja dramo 'Silenta Amo kaj Persikflora Ĝardeno' altiris al si grandnombrajn spektantojn de la interna loko kaj per la dramo li rapide okupis pozicion en la dramo-merkato de la interna loko.

novaj aktoroj de dramo 'Silenta Amo kaj Persikflora Ĝardeno'

'Silenta Amo kaj Persikflora Ĝardeno' estas dramo kreita de Lai Shengchuan antaŭ 21 jaroj, ĝia prezentado en Taiwan estis atentata kaj eĉ aperis stato de bileto-neaĉetebleco. Lai Shengchuan diris, ke 'Silenta Amo kaj Persikflora Ĝardeno' estas speciala spegulo kaj ĉiuj povas havi diversajn enhavon kaj imagon. Li diris:

"Mi ofte menciis, ke nenecesas klarigo de scenaro aŭ aliaj, fakte travivaĵo en teatro estas plej grava. Laŭ mi, la dramo 'Silenta Amo kaj Persikflora Ĝardeno' liveras tre realan sperton al homoj. Oni spektas la dramon kaj post la spektado, ili povas rideti, plori kaj pensi pri aferoj, cetere en la dua tago, ili ankoraŭ povas daŭrigi la pensadon. Tial mi pensis, ke la dramo 'Silenta Amo kaj Persikflora Ĝardeno' estas speciala dramo kaj ĉiuj povas apreci ĝin. En ĝiaj prezentadoj de la lastaj jaroj, mi sentas, ke ne nur spektantoj, kiuj neniam spektis scenejan dramon, sed ankaŭ fakuloj, povas ĝui la dramon."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto