Vizitu Forumon

'Silenta Amo kaj Persikflora Ĝardeno'

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:58:07

La dramo 'Silenta Amo kaj Persikflora Ĝardeno' priparolas rakonton de du teatraj grupoj 'Silenta Amo' kaj 'Ĝardeno de Persika Floro'. Ili kun teatro subskribis kontrakton pri provprezentado en sama vespero. Ili devige faras provprezentadon samtempe kaj tial formiĝas kunsurscenejiĝo de antikva kaj nuntempa tragedio kaj komedio.

La dramo 'Silenta Amo kaj Persikflora Ĝardeno' estis dividata en du repertuarojn, respektive estis 'Silenta Amo' kaj 'Ĝardeno de Persika Floro'. La antaŭa estas tragedio kaj priparolas rakonton de iu paro rilate al iliaj konatiĝo, enamiĝo kaj disiĝo kaj la posta estas komedio, en kiu, post perfido de la edzino de Laotao ludita de Yu Entai, venas al iu ĝardeno kaj poste trafas serion da ridigaj rakontoj. Interligo de tiuj du repertuaroj estas iom absurda kaj pripensiga.

La dramo 'Silenta Amo kaj Persikflora Ĝardeno' ofte estas reprezentata meze de liaj multaj dramoj. Pri ĉifoja kunlabora prezentado de aktoroj de la interna loko, Taiwan kaj Hongkong, li tre emociiĝis. Li diris:

"Mi pensis, ke ni artistoj de Taiwan devas kunlabori kun samlandanoj de la interna loko, Taiwan, Hongkong kaj eĉ kunlabori kun fremdlandanoj. Mi pensis, ke la mondo devas esti pli vasta kaj libera en la estonteco. Ni havas prezentadon de novaj dramoj en ajna tempo kaj ni povas aranĝi unuan prezentadon en la interna loko kaj poste revenigi ĝin al Taiwan, mi pensis, ke tio estas interesa afero. Nun tio estas bona komenco, ne nur por mi, sed ankaŭ por homoj, kiuj inklinas al interfluo pri teatra kulturo."

Nun Lai Shengchuan skribis kaj reĝisoris pli ol 20 scenejajn dramojn, inkluzive de epopeo 'Sonĝo', kiu kaŭzis grandan eĥon en Azio. Cetere ankaŭ pluraj televidaj kaj filmaj programoj estas reĝisorataj de li. Dramoj reĝisoritaj de li en la frua periodo estis plena de ironio kaj diskuto pri politiko kaj li alte atentas sociajn problemojn kaj vivon de ordinaraj homoj, tial li ĝuas bonan reputacion kaj havas bonan sukceson en la merkato. Sinjoro Xu Zhongxiao, membro de ĉina Asocio de Dramistoj taksis Lai Shengchuan kaj diris:

"Laŭ mi, reĝisoro Lai Shengchuan estas artisto kun profunda dramo-kulturo kaj li alte atentas sorbi kulturon en sia dramo. Liaj pluraj dramoj facile havas respondon meze de junaj spektantoj, ĉar ili povas fari interfluon."

Lai Shengchuan volas dialogi kun aktoroj kiam li elektas aktorojn. Li diris, ke li respektas opiniojn de aktoroj, eĉ se ilia opinio estas nematura. Laŭ li ankaŭ namatura opinio estas grava procezo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto