Vizitu Forumon

Dancisto Xiaochuan

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:58:09

Kredeble danco Hip-hop estas konata por homoj nuntempaj. La danco estas origina de popola danco de usonaj nigraj gejunuloj en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento. Ĝi tiel titoliĝas pro ĝia senĝenado de loko kaj aparato kaj ankaŭ pro apero en strato. La danco estas bonvenigata de gejunuloj tra la tuta mondo pro ĝia granda forto en partoprenado, prezentado kaj konkurencado kaj estas grava konsistiga parto de kulturo pri Hip-hop. Nun ni konigu al vi Xiaochuan, li originale nomiĝas Ruan Yongzhou kaj estas nomita "profesia dancisto de la danco Hip-hop" en Ĉinio. Li estas fama danc-trejnisto kaj aktoro.

Xiaochuan, 32-jara, surhavanta anasbekan ĉapon kaj larĝan pantalonon kun blanka lavtuko sur kolo, aspektas ĝentila kaj oni facile sentas lian serenan temperamenton dum dialogado. En multaj konkursoj de la danco Hip-hop, Xiaochuan ĉeestas kiel ĵuriano aŭ gasto kaj iam oni povas apreci lian prezentadon.

"De la lastaj dekkelkaj jaroj, mi tenas ĝin kiel parton de mia vivo. Ĉiutage mi devas danci, same kiel manĝi kaj dormi. Fakte de la komenco, mia vivo ne disiĝis de la danco malgraŭ kiom da homoj ŝatas ĝin. Ŝajne mi ĉiam tre amas la dancon."

Iu amiko de Xiaochuan iam menciis principon al li, ke homa koro same kiel muskolo devas esti ekzercata. Ĝia eltenado plifortiĝas se ĝi havas pli da ŝarĝo. En la jaro 1980 Xiaochuan estis sendita de siaj gepatroj al Usono por peti instruadon. Li suferis multe da malkonformeco en lingvo kaj vivkutimo donitaj de la medio kaj tiam li estis nur 5-jara. Diplomiĝinte el elementa lernejo en Usono, li revenis al hejmlando kaj daŭrigis lernadon en ĉina mezlernejo. Xiaochuan refoje spertis edukan formon tute malsaman ol tiu en alia lando kaj li refoje suferis malkonformecon. Tiam li ŝatis ludi futbalon kaj havis sonĝon esti ĉiflanka famulo. Malfeliĉe li serioze vundiĝis en ekzercado kaj preskaŭ estis kripla pro tio, tial lia infanaĝa sonĝo vanis. Dank' al tiu sperto, kiun samaĝuloj ne spertis, Xiaochuan jam povas kuraĝe vizaĝi al malfacilaĵoj:

"La vundiĝo rompis mian sonĝon, tamen kia la semo tia la rikolto. Tiama sperto estas valoraĵo por mi. Tiam mi probable vidis malesperon kaj ĉagrenon, tamen post kelkaj jaroj mi komprenis, ke mi neniel perdis la tutan mondon."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto