Vizitu Forumon

Hip-hop polulariĝas en Ĉinio

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:58:13
En la fino de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĉinaj gejunuloj estis influataj de tiama populara usona filmo kaj ankaŭ Xiaochuan estis absorbita de tiu danco. Poste la filmo kameraita de ĉina reĝisoro Tian Zhuangzhuang reale notis vivon de gejunuloj, kiuj amas rokenrolon. Kaj Xiaochuan ekhavas fortan inklinon al tia danco kaj faras klopodon por tio preskaŭ 20 jarojn. Parolante pri danco Hip-hop, Xiaochuan tre emociiĝas kaj li esperas, ke lia danco havas unikan stilon. Li diris:

"Mi preferas esti dancisto kun sinteza danckapablo. En Usono troviĝas televida programero Dancistoj, dancistoj partoprenantaj en la programero lertas en dancado de diversaj dancoj, kiaj latina danco, baleto kaj moderna danco. Mi preferas esti tia dancisto. Feliĉe mi lernis klasikan dancon, popolan dancon kaj ankaŭ baleton. Mi tiras bonajn elementajn el aliaj dancoj kiam mi faras prezentadon de danco Hip-hop. Mi tre ŝatas ĉinan klasikan dancon. En la danco estas spirito, kiu donas grandan helpon al mia kreado."

En la jaro 2003, Xiaochuan estis invitita de Ĉina Centra Televida Stacio por doni instruadon de danco Hip-hop kaj en tiama Ĉinio, la danco estas plej moda kaj populara aktivado kaj estis tre ŝatata de multaj gejunuloj. Poste Xiaochuan partoprenis en multaj danc-konkursoj por servi kiel ĵuriano. En la jaro 2005, li reĝisoris 8 danc-programerojn por amuza vespero por bonvenigi ĉinan tradician feston Printempa Festo kaj spektantoj trovis, ke en tiujara amuza vespero aperis danco Hip-hop. Post tio pli kaj pli multaj homoj akceptis kaj ŝatis la dancon.

Krom dancado, Xiaochuan havas plurajn hobiojn. Li ŝatas ludi korbopilkon, tablo-tenison kaj aliajn sportojn, li ankaŭ ŝatas muzikon kaj memhelpan vojaĝon. Laŭ li, li faras tion, kio donas ĝojecon al li.

Antaŭ nelonge, Xiaochuan partoprenis en iu arta aktivado de naciminoritato de la provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio. Dank' al la aktivado venis al li ideo, t.e. kunigi artan faktoron de danco Hip-hop kaj ĉinan ĉelokan dancon kaj li faras ĉiflankan esploron. Xiaochuan opinias, ke danco Hip-hop havas grandan esprimforton de homa korpo kaj tio estas nekomparebla de aliaj dancspecoj. Vi povas senti ĝian ĝojecon kaj stimulon se vi malstreĉe ĝuas ĝin. La danco estas ĝojiga danco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto