|
|
||
"Sur scenejo estas muziko, kiu estas kortuŝa. Kantlerteco ne povas fari influon al spektantoj."
Zhang Liping per admirinda kantsono kaj kortuŝa prezentado, konkeras koron de spektantoj de diversaj lokoj de la mondo. Ŝi estas ĝis nun la unua kaj unika ĉina kantistino, kiu eniras en mondan alian unuaklasan operejon---Rojalan Opera Ĉambro en Coven-Ĝardeno kaj servis kiel ĉefrolulino. En la operejo ŝi ludis rolojn de multaj operoj, kiaj
Zhang Liping ofte faras prezentadon en diversaj landoj de la mondo kaj en ĉiu prezentado ŝi devas venki malfacilaĵojn, tamen tio pri kio ŝi tre zorgas estas dono de plej bona prezentado al spektantoj:
"Por mi malfacilaĵo estas tio, ke pri rolo direktisto kaj reĝisoro havas malsaman opinion kun mi kaj kiel ni atingu komunan konon en mallonga tempo por doni bonan prezentadon al spektantoj."
Zhang Liping faras prezentadon pli ol 7 monatojn en unu jaro kaj tio oftas, ke vekiĝinte en aviadilo ŝi ne scias kie ŝi estas. Kompreneble ŝi tre sopiras al sia filo kiam ŝi iras al alia loko por prezentado. Feliĉe ŝia filo komprenas ŝin. Iufoje ŝia filo diris al ŝi, ke ŝi sola laboras aliloke kun granda peno, tamen li havas akompanon de patro kaj avino. Aŭskultinte tion Zhang Liping estas tre ĝoja kaj trankvila.
En la jaro 2006, Zhang Liping akceptis inviton de ĉina Centra Muzika Instituto por doni instruadon. Krom prezentado ŝi donas grandnombran tempon por kulturi operajn aktorinojn. Samtempe ŝi faras laboron por disvastigi okcidentajn muzikaĵojn en Ĉinio por ke pli multaj homoj konu okcidentan operon.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |