Vizitu Forumon

Ĉina kantistino Zhang Liping

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:58:33

En la opera scenejo de la nuna mondo, sinjorino Zhang Liping estas unuaklasa kantistino. Ŝi per admirinda kantvoĉo kaj kortuŝa prezentado, konkeras koron de spektantoj de diversaj lokoj de la mondo. En la hodiaŭa programereto Ĉinaj Nuntempaj Kulturaj Personuloj, ni iom rakontu pri ŝi.

En marto de la jaro 2004 Zhang Liping servis kiel la unua ĉefrolulino de opero en Metropola Opera Ĉambro en Nov-Jorko---monda pinta operejo. La Metropola Opera Ĉambro estas operejo aspirata de kantistoj eĉ en sonĝo, tial eblas prezentado de nur monda unuaklasa opera kantisto. Pro tio ĉinaj artistoj en diversaj lokoj de la mondo kolektiĝis en Nov-Jorko por apreci ŝian prezentadon. Dank' al ŝia sukcesa prezentado, spektantoj de la mondo scias mirindan lertecon de ĉina kantistino. Kiam ŝi danke salutis la publikon post falo de la kurteno, spektantoj stariĝis kaj hurlis. La hurlo daŭris je 20 minutoj kaj tio estis malofta en la opera ĉambro.

Zhang Liping naskiĝis en la provinco Hubei, meza Ĉinio. En la infanaĝo ŝi ŝatis kanti kaj danci, tamen neniam kontaktis operon. Influate de sia patro, ŝi tre ŝatas ĉinan Pekinan Operon:

"Kiam mi estis infano, mia patro tre ŝatis Pekinan Operon, tial tiam li ofte gvidis min spekti Pekinan Operon. Iam mi kelkfoje spektis programojn de Pekina Opero. Cetere mi tre ŝatis kanti."

Zhang Liping unue aŭskultis operon Virino Kamelio kiam ŝi estis dekkelka-jara, kvankam ŝi ne komprenis tekstojn, tamen ankoraŭ estis emociita per etoso de la opero. Ŝi ploris aprecinte la operon kaj pensis, ke opero estas tre admirinda kaj tiel ŝi ŝatas operon.

En la jaro 1989 Zhang Liping diplomiĝis el fako de voĉmuziko de ĉina Centra Muzika Instituto kaj gajnis diplomon pri bakalaŭro. En la jaro 1990 ŝi iris al Kanado por peti instruadon. Poste ŝi sukcesis en ekzameno de vankuvera operejo kaj komencis eniri en mondan operan scenejon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto