Vizitu Forumon

Ĉina nuntempa fama komponisto Guo Wenjing

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:58:53

Guo Wenjing estas nuntempa ĉina fama komponisto kaj estas tre enhavoriĉaj muzikaĵoj komponataj de li. Ĵurnalo Nov-Jorka Tempo taksis lin kiel "unika ĉina komponisto, kiu neniam loĝis ekster Ĉinio, tamen ĝuas internacian reputacion". En multaj gravaj internaciaj festivaloj, oni aranĝas koncerton pri muzikaĵoj komponataj de li aŭ surscenejĝis operoj kreataj de li. En la hodiaŭa programero, ni iom rakontu pri la komponisto Guo Wenjing.

Li Bai

Antaŭ nelonge opero komponita de Guo Wenjing surscenejiĝis en Pekino post turneo en Usono. La opero kaŭzis grandan respondon. La opero estas kreita laŭ fama poeto Libai de la dinastio Tang antaŭ pli ol mil jaroj. Libai estas romantika poeto kaj poezioj kreitaj de li estas vaste konataj en Ĉinio. La opero havas karakterizan scenaron, en kiu estas kvar roloj. Libai estas homo kaj "trinkaĵo", "luno" kaj "poezio" estas imago de poeto kaj reprezentas parton de arto kaj vivo de poeto Libai. Guo Wenjing tiel klarigis sian kreadon. Li diris:

"Se mi estus Libai, luno reprezentus virinon, trinkaĵo reprezentus amikon, trinkaĵo kaj virino estas nemankigeblaj kaj sekvas poezio. La scenaro havas unikan mediton. Trinkaĵo, luno kaj poezio estas parto de vivo de Libai kaj reprezentas vivsintenon kaj temperaturon de Libai."

Guo Wenjing naskiĝis en la jaro 1956 en la provinco Sichuan, Ĉinio. Kiam li estis 18-jara, li ŝajne estis atakita de elektra ondo aŭskultinte kreita de Shostakovich. Tirforto de la muzikaĵo superas tion de ĉiu simfonio, kiun li aŭskultis antaŭe, tial li aspiris al esto de komponisto. En la jaro 1978 Guo Wenjing pasigis ekzamenon de pekina Centra Muzika Instituto kaj eklernis en la komponada fako de la instituto. Post kvarjara diligenta lernado, li havis atingon en komponado kiam li diplomiĝis. Tiam li horore titoliĝis kiel unu el kvar talentuloj en la instituto. En postaj tridek jaroj, li atingis eminentan atingon en komponado kaj samtempe li faris komponadon por pli ol filmaj kaj televidaj teatraĵoj. Kvankam lia kreado ne estas ĉiam glata, tamen Guo Wenjing ankoraŭ estas fiera pri sia elekto. Li diris:

"Kiam mi estis infano, mi interŝanĝis librojn pri komponado per muziknoto de violono, kiun mi penige kolektis. Post diplomiĝo mi apenaŭ havis spacon por vivo, tamen mi neniam ŝanceliĝis. Ĉar mi tre interesiĝas pri tio. Mi ĉiam pensis, ke mi estas feliĉa, kio estas feliĉa? Tio estas unuiĝo inter interesiĝo kaj profesio."

En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, plejparto de muzikistoj venis al aliaj landoj, tamen Guo Wenjing restis en Ĉinio. Li faras instruadon en Ĉina Centra Muzika Instituto kaj faras komponadon. En la lastaj jaroj, senĉese venis invito pri lia komponado, tamen Guo Wenjing ĉiam tenas sian karakterizon en kreado. Li diris:

"Mi ne konsideras, ĉu miaj muzikaĵoj komformas al kriterioj de la ĉina publiko aŭ oficialo kaj mi ankaŭ ne konsideras, ĉu miaj muzikaĵoj koincidas al orienta kriterio, pri kiu okcidentaj muzikkomentistoj imagas, mi faras komponadon laŭ mia plaĉo."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto