Vizitu Forumon

Iom pri Shangnan---grava bazloko pri produkto de teo en nordokcidenta Ĉinio (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 16:44:22

En la jaro 1962, Zhang Shuzhen hazarde trovis 9 tearbojn kiam ŝi faris ĝeneralan enketon en iu vilaĝo, kun distanco de 50 kilometroj disde la gubernia urbeto Shangnan. Por ŝi la trovo similas al trovo de nova kontinento. Ŝi tre ĝoje konstatis, ke tearboj povas esti plantataj en Shangnan, do oni certe povas disvolvi ĉi-flankan industrion kaj lokaj popolanoj ne nur povas trinki lokan teon, sed ankaŭ povas pliigi enspezon per plantado de tearboj. Tiam Zhang Shuzhen komencis sian tearban plantadon.

Komprenble tio ne estas facila afero. En la unua periodo, Zhang Shuzhen renkontis multajn malfacilaĵojn. Ŝi diris, ke komence de plantado, enkonduko de semoj estis malsukcesa kaj poste ŝi trovis, ke tearboj estas sentemaj pri faktoro pri medio, kiaj klimato kaj grundo, tial necesas fari zorgeman plantadon. Ĝis la jaro 1970, Zhang Shuzhen sukcese havis rikolton.

Post solvo de problemoj pri tesemoj kaj kulturo, elstariĝis problemo pri kapitalo. Lokaj popolanoj estas tre malriĉaj kaj ne eblas funkcio de individua teĝardeno. Zhang Shuzhen pensis pri la loka registaro kaj deziris tutforte disvolvi tearban plantadon per subteno de la loka registaro. Ŝi diris:

"Gvidantoj de la loka registaro donis subtenon kaj aprobis funkciigon de teĝardeno post enketo kaj esploro. En la jaro 1972, 20 miloj da homoj grimpis sur monton por planti tearbojn."

Sekve de senĉesa profundiĝo de la ĉina politiko pri reformado kaj malfermo, en la jaro 1984, Zhang Shuzhen fondis kompanion, kies funkcio tuŝas produkton, prilaboron kaj negocon. Tiel en la gubernio Shangnan unue formiĝis industrio el ĉeneroj pri merkato, kompanio, bazloko kaj kamparanoj. Kompanio liveras teknikan subtenon al teplantistoj kaj kompleta servo al tiuj teplantistoj konstruas ponton inter merkato kaj plantistoj. Tiel solviĝis maltrankviliĝo de tiuj teo-plantistoj pri plantado de tearboj.

Iniciate de la kompanio, en la jaro 2006, la totala areo de teĝardenoj en la gubernio Shangnan superis 4 600 hektarojn, jara produktkvanto superis 500 milojn da kilogramoj kaj produktvaloro atingis 23 milionojn da juanoj, tiel industrio pri teo fariĝas unu el tri apogilaj industrioj de la gubernio.

Zhang Shuzhen pro sia eminenta kontribuo en industrio de teo en Shangnan, estas elektita kiel modelo de laborantoj kaj ŝi ankaŭ gajnis majunuan laboran medalon---plej alta honoro por laborantoj donataj de la ĉina registaro.

Parolante pri disvolviĝo de la industrio de teo en la gubernio Shangnan, Zhang Shuzhen esprimis:

"Ni devas pluapaŝe altigi kvaliton de teo por pliigi enspezon de lokaj popolanoj kaj samtempe pli bone kontentigi bezonon de konsumantoj. Zhang Shuzhen diris al ni, ke ŝi konsideras enkonduki pli multajn specojn de teo."

Ŝi esperas, ke en la estonteco, Shangnan fariĝos grava bazloko pri produkto de teo en la nordokcidenta landparto de Ĉinio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto