Vizitu Forumon

Fabelisto Zheng Yuanjie (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:59:02

En Ĉinio fabelisto Zheng Yuanjie estas vaste konata. Antaŭ pli ol 20 jaroj, en sia verko , li kreis du amindajn musajn figurojn "Shuke" kaj "Beta". Ĝis nun figuroj "Shuke" kaj "Beta" ankoraŭ plaĉas al infanaj legantoj. Nun ni rakontu pri Zheng Yuanjie kaj lia verko .

En la fino de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, Zheng Yuanjie komencis verki fabelon kaj nun nombro de verkitaj ideogramoj jam superis dek milionojn. En la jaro 1985, Zheng Yuanjie komencis eldoni gazeton kaj en la gazeto publikiĝas verkoj kreitaj nur de li mem. De la 23 jaroj, la gazeto grandnombre vendiĝas kaj la totala ekzemplera kvanto superas 100 milionojn. Estas senprecedence, ke monata gazeto en kiu publikiĝas verkoj de nur unu verkisto tenas grandan distribuadon en pli ol 20 jaroj. Zheng Yuanjie diris, ke ĝi havas la rilatojn kun lia familia eduko:

"Mia atingo havas la rilatojn kun mia familia eduko, ĉar mia patrino estas homo kun individua karaktero kaj ŝia eduko estas, ke mi devas havi mian propran karakteron, tial de infanaĝo, mi observas principon de ŝia eduko. Eldonado de gazeto en kiu publikiĝas verkoj kreitaj nur de mi mem estis fantasta ideo. Laŭ mi, tio estas senprecedenca afero kaj mi certe disvolvas mian propran karakteron."

Zheng Yuanjie havas specialan sperton. Li naskiĝis en familio de oficiro en la provinco Hebei de Ĉinio kaj poste transloĝiĝis al Pekino sekve de siaj gepatroj. Li akceptis edukon nur en elementa lernejo kaj plenumis kvinjaran militservon en aera trupo kiam li adoltiĝis. Pro ŝato al aviadilo de infanaĝo, li diligente lernis en aviada lernejo por ke li povu ofte kontakti aviadilon. Tiel li antaŭtempe diplomiĝis el la lernejo per elstara rezulto. Malmobiliziĝinte el armeo, li okupiĝis pri protekto de pumpilo. En tiu periodo, li komencis verkadon.

De la fino de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, Ĉinio praktikas politikon pri reformado kaj malfermo, aperis prospero en disvolviĝo de literaturo kaj arto, multaj gejunuloj sin ĵetis al literatura verkado kaj Zheng Yuanjie estas unu el ili. Post provo en diversĝema literatura verkado, li finfine decidis koncentri la atenton al verkado de fabeloj:

"Ŝajne mi havas superecon en verkado de fabeloj. Fakte mi vizitis lernejon nur kvar jarojn kaj ĝuste pro mallonga vizito al lernejo, mi feliĉe restigis mian imagon, tio estas mia supereco. Estas facile por mi verki fabelojn kaj mi rapide povas plenumi verkadon kaj sekvas gajno de premio kaj eĉ kontinuas premio-gajno. Tiel mi havas memfidon, ĝis nun nombro de verkitaj ideogramoj de miaj verkoj superis dek milionojn."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto