Vizitu Forumon

Zheng Yuanjie kaj lia verko "Aventuro de Shuke kaj Beta"

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:59:08

Meze de verkoj de Zheng Yuanjie, "Legendo de Pipilu", "Legendo de Luxixi" kaj "Aventuro de Shuke kaj Beta" estas plej famaj. Pipilu kaj Luxixi estas ĝemeloj, ili estas naivecaj kaj petolaj kaj havas deziregon pri scioj, tial ilia sperto estas tre interesa por etaj legantetoj. Musoj Shuke kaj Beta, plej intimaj amikoj de Pipilu kaj Lusisi, povas uzi lingvon de la homaro kaj ili estas ŝatataj de infanaj legantoj pro siaj kuraĝeco, bonkoreco kaj agado helpi al malriĉuloj kaj mizeruloj.

Fakte meze de antaŭaj ĉinaj literaturaj verkoj, estas nemalmultaj musaj figuroj, tamen preskaŭ ĉia estas negativa. Zheng Yuanjie observas principon pri malsameco al aliaj, li decidis krei iun amindan muson. Li diris:

"Mi kaj verkis kaj pensis, ke en mia infanaĝo en fabeloj oni ĉiam dividis homojn en bonkorajn homojn kaj la malbonkorajn. Ekzemple oni aludas malbonkoran figuron per lupo aŭ muso, sed la bonkorajn per ŝafo aŭ leporo. Poste kiam mi famiĝis pro verko de fabeloj, venis al mi ideo plibonigi figuron de musoj. La unua novelo titoliĝas "eta muso stiranta helikopteron". Laŭ konigo, ĉefredaktoro de gazeto ploris post legado kaj poste mi gajnis premion. Sekve redaktoroj proponis, ke mi daŭrigu verkadon pri muso kaj mi plenumis la verkadon. Feliĉe mi refoje gajnis premion. Tiel mi verkis fabelon "Aventuro de Shuke kaj Beta" por unuigi tiujn du musojn."

De la jaro 1982, verkado de Zheng Yuanjie pri "Aventuro de Shuke kaj Beta" daŭris je 13 jaroj kaj en tiuj 13 jaroj, musoj Shuke kaj Beta spertis diversan vivon sekve de epoka disvolviĝo kaj ĉina reformado kaj malfermo, ekzemple "Ĵurnalo de Shuke kaj Beta", "Vojaĝo de Shuke kaj Beta al Germanio", "Nevenkebla Softvaro de Beta" notis procezon de epoka disvolviĝo.

Samtempe kun verkado de "Aventuro de Shuke kaj Beta", Zheng Yuanjie ankaŭ verkis fabelojn kun alia temo. Kial li povas teni prosperan verkadan patoson en kelkdek jaroj? Zheng Yuanjie diris:

"Laŭ mi, estas tre valore, ke mi havas infano-koron, t.e. scivolecon. Mi estas scivolema pri ajna afero kaj havas imagon pri ajna afero. Kunligante diversajn aferojn, mi povas gajni pli multajn patosojn."

La kuranta jaro estas musa jaro laŭ la ĉina luna kalendaro kaj Zheng Yuanjie daŭrigas verkadon de "Aventuro de Shuke kaj Beta":

"La kuranta jaro estas musa jaro kaj mi preparas daŭrigi la verkadon de "Aventuro de Shuke kaj Beta". Estas rakonto pri du generacioj. Solvo de konfliktoj de la du generacioj bezonas helpadon de Shuke kaj Beta. Estas pri familia edukado."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto