Vizitu Forumon

Kantisto Zheng Xulan

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:59:15

Karaj retlegantoj, en la komenco de ĉina reformado en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, ŝi famiĝis tra la tuta lando per tenera, subtila kaj eleganta prezentado. Kvankam ŝi trafis suferadon dum sia vivo, tamen ŝi ĉiam tenas optimismon en la vivo. Zheng Xulan diris, ke ŝi vivas por muziko kaj se spektantoj ŝatas ŝian prezentadon, ŝi volas kanti ĝis la fino de la vivo.

En Printempa Festo laŭ la ĉina luna kalendaro, Zheng Xulan okazigis sian koncerton. La kanto "Sur Suna Insulo" estas ŝia reprezenta kanto.

Aŭskultinte kantojn popularajn antaŭ kelkdek jaroj, sinjoro Zhang Hanzhong emociiĝis. Li diris, ke Zheng Xulan kaj ŝia kanto donis profundan influon al homoj en la aĝo de pli ol kvindek jaroj. Li tiel amikiĝis kun Zheng Xulan:

"Aŭskultinte ŝian elegantan kaj teneran kantadon, oni sentis freŝecon kaj tuj absorbiĝas en ŝia kantado. Post aŭskulto de ŝia kanto 'Sur Suna Insulo', pluraj homoj eĉ speciale faris viziton al la insulo."

En la jaro 1977, Zheng Xulan fariĝis profesia kantisto de Orienta Kantdanca Grupo, kiu speciale okupiĝas pri arta interfluo inter Ĉinio kaj aliaj landoj. En postaj kelkaj jaroj, Zheng Xulan estis unu el famaj kantistoj de la grupo. Zheng Xulan rememoris, ke en la jaro 1979 kiam ŝi komencis sian karieron, ŝi feliĉe akiris bonŝancon por fari prezentadon de la kanto "Sur Suna Insulo", kiu prikantas la Sunan Insulon de Harbino en la ĉina nordorienta landparto. Tiam aprecata arto por ĉinoj estis unuforma kaj aperigo de la kanto kaŭzis grandan eĥon meze de aprecantoj. Poste la kanto eĉ gajnis premion de ora disko. Laŭ Zheng Xulan, estas fortuno, kiu rezultigas ŝian feliĉon:

"En komencaj kelkaj jaroj, mi eĉ trafis bonŝancon por fari prezentadon de la kanto 'Sur Suna Insulo'. Cetere post elsendo de la kanto, tutlandaj spektantoj akceptis kaj ŝatis la kanton, tial mi sentis, ke mi estis tiel feliĉa. Tial mi havas nenion alian ol klopodi por alte taksi la honoron."

Famiĝinte Zheng Xulan faris sonbendon de kelkaj kantoj kaj formis sian unikan surscenejan stilon. Ŝi venis al Tajlando, Filipinoj kaj Malajzio por lerni lokan popolan muzikan arton. En la komenco, ŝi eĉ ne scipovis paroli per la loka lingvo, tamen aprecinte ŝian prezentadon, spektantoj eĉ pensis, ke ŝi estas loka kantisto. Tiel senĉesa lernado de kantada kaj prezentada lerteco kaj farado de sonbendo kaj prezentado en diversaj lokoj kaj landoj daŭris je kelkaj jaroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto