Vizitu Forumon

Zheng Xulan kaj ŝiaj kantoj (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 10:59:23

De la jaro 1989, Zheng Xulan vojaĝis al Usono kaj restis 6 jarojn. Tiam ŝi ĉefe zorgis pri sia filo kaj tago post tago forlasis la muzikan rondon. En tiu periodo, ŝi dufoje ricevis operacion. Post la dua operacio, venis al ŝi malfeliĉa informo pri tio, ke ŝia amanto trafis kanceron kaj ankaŭ enhospitaliĝis. Tiam en ĉiu tago, Zheng Xulan ellitiĝis de sia hospital-lito kaj venis al sia amanto por doni al li konsolon ĝis la fino de lia vivo. Post sperto de malsano kaj forpaso de amanto, Zheng Xulan estis ekstreme malĝoja, tamen ŝi trovis, ke ŝi estas tre forta:

"Ĉiuj trafas malebenon kaj suferadon kaj ili diferencas nur de kvanto. Iasence mi estas tipa. Kvankam mi trafis malfacilaĵojn, tamen mi neniam pensis, ke mi estas tiel malfeliĉa, sed kun fermita makzelo, senŝanceliĝe marŝas antaŭen kaj ne ploris eĉ per unu larmo."

En tiel deprima stato, Zheng Xulan forte sin apogis kaj fojfoje stariĝis. Nun ŝi ankoraŭ opinias, ke ŝi estas favorato kaj povas fari prezentadon sur scenejo. Post serio da suferoj, ŝi sentis, ke ŝia vivo estas por muziko.

Mia vivo estas tre simpla. Miaj manĝo, dormo, ĝojo kaj ĉagreno estas por muziko.

En la jaro 1999, iu singapura ĉindevenulo refoje surscenejigis kantaron prezentatan de Zheng Xulan pri "Ruĝdoma Sonĝo" kaj la prezentado estis laŭdata. Zheng Xulan rememoris:

"Iu singapura ĉindevenulo ŝatas muzikaĵojn pri "Ruĝdoma Sonĝo" kaj lia kreiva ideo estas, ke en koncerto oni faru prezentadon de ĉiuj muzikaĵoj pri "Ruĝdoma Sonĝo". Kaj ni provis realigi lian kreivan ideon. Neatendite la prezentado kaŭzis grandan eĥon kaj nun ni jam venis al multaj urboj por fari prezentadon."

Ne nur en Eŭropo kaj Ameriko, sed ankaŭ en aliaj lokoj de la mondo, tie kie troviĝas ĉindevenuloj, Zheng Xulan estas bonvenigata pro sia kantado. Ŝi ĉiam ne haltigas sian esploron pri muziko. Ŝi sinsekve kreis aron da novaj kantoj, kvankam ŝprucis junaj kantistoj, tamen grandnombraj aŭskultantoj ankoraŭ alte atentas kaj ŝatas ŝin.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto