Vizitu Forumon

Ĉina fama aktoro Pu Cunxin (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 11:00:11

Pu Cunxin estas ĉina fama aktoro. Li estas pioniro en la ĉina drama rondo kaj samtempe li ankaŭ havas atingon en prezentado de filmoj kaj televidaj teatraĵoj. Cetere li ankaŭ servas kiel disvastiganto de ĉina prevento de aidoso kaj aktive sin ĵetas al publikbonaj aferoj. Nun ni iom rakontu pri ĉina fama aktoro Pu Cunxin.

Pu Cunxin naskiĝis en iu arta familio en 1953. Unu jaron antaŭ lia naskiĝo, fondiĝis Pekina Popola Arta Teatro kaj patro de Pu Cunxin estas unu el unuaj aktoroj de la teatro. De la 50 jaroj, kiel ŝtatnivela teatro, la teatro surscenejigas ĉirkaŭ 300 programojn kun diversaj formoj kaj stiloj. En ĝi aroj da eminentaj artistoj formis sian unikan prezentadan stilon. Nun la teatro estas unu el reprezentanto de la pekina kulturo. Nun Pu Cunxin servas kiel vicestro de la Pekina Popola Arta Teatro. Parolante pri influo de la teatro al si mem, li diris:

"La teatro donas al mi influon en psikologio, spirito kaj en la vivo. Mi kiel postulo, vidis praulojn de la teatro kaj mi volas esti homo kun sama edukiteco."

Pu Cunxin pasigis sian infanecon ĉe scenejo de la teatro. Lia patro intence gvidis lin al la drama rondo kaj instruis lin fari lernadon de kaligrafio, belarto de la ĉina tradicia kulturo. Kiam reĝisoroj kaj aktoroj diskutis pri scenaro en lia familio, lia patro aranĝis ĉelokan aŭskultadon de Pu Cunxin.

Tia medio same kiel suno kaj akvo nutras Pu Cunxin en lia arta vivo. Pro speciala kialo, li ne akceptis edukadon escepte de tio en elementa lernejo. Tamen li opinias, ke ne mankas kultura edukado al li. Li diris:

"Mi sendis leteron al miaj familianoj kaj mia patro redonis al mi leteron kun korektitaj ideogramoj kaj frazoj. Ne mankas al mi kultura edukado kaj mi havas spiriton de introspekto. Individua sperto estas mia supereco kaj estas tia sperto, al kiu mi ege volas sciigi junajn aktorojn aŭ artistojn por ke ili tiri lecionon."

Pu Cunxin trafis infanan paralizon kaj de infanaĝo li estis mokita de aliaj homoj. Li faris grandegan klopodadon por ke li povu piediri same kiel sanaj homoj. Li ludis korbopilkon, naĝis kaj eĉ konkuris kun aliaj homoj. Kiam li estis 16-jara, okaze de ĉina "kultura revolucio", same kiel aliaj junuloj, li venis de urbo al vilaĝo kun malfacila stato por fari sin hardadon. En tiu periodo, li farus terkulturadon, promenigis ĉevalojn kaj ankaŭ ludis rolojn. En la jaro 1977, Pu Cunxin revenis al Pekino kaj laboris en iu arta grupo. Pro lia eminenta sursceneja ludado, li estis varbita de Pekina Popola Arta Teatro. Rememorante li havas profundan emocion. Li diris:

"Antaŭe mi vidis prezentadon post kuliso kaj neniam iris sur scenejo. Estis tre emociite kiam mi unuafoje staris sur scenejo kiel aktoro de la Pekina Popola Arta Teatro. Mi eĉ ne kredas, ke mi povas esti aktoro de la teatro. En tiuj 20 jaroj en la teatro, mi ĉiam estas ĉefa aktoro kaj tio estas mia feliĉo."

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto