Vizitu Forumon

Pu Cunxin kaj lia arta kreado (foto)

(GMT+08:00) 2009-06-29 11:00:17

Kiam li estis 33-jara, Pu Cunxin fariĝis unu el ĉefaj aktoroj de la teatro. Antaŭa sperto estas lia viv-riĉaĵo kaj helpas al li sukcese ludi rolojn antikvajn, nuntempajn, ĉinajn kaj alilandajn. Pu Cunxin diris:

"Drama literaturo precipe famaj verkoj estas tre nutraj por aktoroj. Ni laŭtlegas vortojn de roloj de dramo "Tetrinkejo" kaj ĉiufoje la laŭtlegado donas al ni freŝan senton. Post dek jaroj, ni ankoraŭ havas spacon por altigi nian prezentadan nivelon. Sursceneje famaj verkoj estas nutraj por aktoroj."

En la pasinta jaro estas centjariĝo de naskiĝo de la ĉina dramo. En tiu jaro, Pu Cunxin kun idendeco de ĉefrolo, aliĝis al pli ol 120 prezentadoj de 8 dramoj. Krom prezentado de dramo, li ankaŭ faras prezentadon en filmoj kaj televidaj teatraĵoj kaj li estas ŝatata de ĉinaj spektantoj. Li kelkfoje gajnis premiojn pro filmoj kaj televidaj teatraĵoj prezentitaj de li. Pu Cunxin opinias, ke la tiel nomata prezentado fakte estas prezentado de homa edukiteco.

"Arto estas sama kiel homa edukiteco. Videblas homa edukiteco en arta kreado."

Pu Cunxin ankaŭ donas influon al la ĉina publiko en aliaj kampoj. De la lastaj jaroj, li ĉiam aktive partoprenas en publikbonaj aferoj, kiaj kontraŭnarkotiko, volonta sangokontribuo kaj propagando por preventi aidoson. Ofte videblas lia honesta kaj serena figuro en publikbonaj afiŝoj en metroo, aŭtobuso kaj strat-marko. Parolante pri sia kontribuo en publikbonaj aferoj, Pu Cunxin diris:

"En la nuna periodo, ĉinoj deziras kaj kapablas partopreni en publikbonaj aktivadoj. Kaj mi mem estas tre ĝoja kaj trankvila en partoprenado en tiuj jaroj."

Ĝuste en la fino de marto, Pu Cunxin kun idendeco de "publikbona sendito" kaj olimpika torĉportisto, veturis al Grekio por bonvenigi la olimpikan troĉon al Pekino. Li ankaŭ estas volontulo de Paralimpikoj. En la kuranta jaro, lia laboro kompakte ligas kun Olimpikoj, li ne nur faros stafetadon de torĉo kaj portos sur si laboron de volontulo, sed ankaŭ partoprenos en kulturaj aktivadoj rilate al Olimpikoj. Dum okazigo de la Pekinaj Olimpikoj, ankaŭ funkcios prezentado de repertuaro de la Pekina Popola Arta Teatro kaj tiam Pu Cunxin ankoraŭ estos ĉefrolo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto